Pro la evoluo en la monmerkato UEA malaltigos la renton je la ŝpardeponoj de la membroj el 3,5% al 3% ekde la 1-a de julio 2004. La jam faritaj deponoj, kiuj maturiĝos post la 1-a de julio, ricevos renton de 3,5% por la ankoraŭ kuranta periodo. La rento estas adaptita unuafoje de preskaŭ ses jaroj, ĉar malgraŭ daŭra malaltiĝo de la ĝenerala rentonivelo la rento pagata de UEA restis senŝanĝa ekde novembro 1998.
Individuaj membroj rajtas deponi monon ĉe UEA por periodo de unu jaro kaj poste repreni aŭ renovigi la deponon. Minimuma deponebla sumo estas 1000 eŭroj. Por ricevi renton, la depono devas resti netuŝita dum la tuta unujara periodo. La Centra Oficejo de UEA donas pli da informoj pri tiu ĉi servo. La ordinaraj UEA-kontoj ne ricevas renton.