Sabaton, la 24-an de aprilo la Centra Oficejo en Roterdamo plenis ne nur pro gastoj de la Malferma Tago. La estraranoj de UEA komencis en dimanĉo 3-tagan kunsidon sed venis jam pli frue por havi okazon renkontiĝi kun vizitantoj de la 20-a Malferma Tago.
Eksredaktoro de la revuo "Esperanto" Istvan Ertl kaj movad-historiistino Zofia Banet-Fornalowa estis la ĉefgastoj. Ertl prezentis la libron "Ĉu nur-angla Eŭropo?" de la renoma socilingvisto Robert Phillipson. Ĝia Esperanta eldono, en traduko de Ertl, estis lanĉita en la Malferma Tago. Ĝi ankaŭ estis elirpunkto por du podiaj diskutoj, en kiuj la tradukinton apudis prezidanto Renato Corsetti, vicprezidanto Humphrey Tonkin kaj universitata lekciisto Wim Jansen. S-ino Banet-Fornalowa prelgis dufoje: pri la vivo de Lidja Zamenhof, kies 100-an naskiĝdatrevenon oni omaĝas ĉi-jare, kaj pri la aktuala stato de la Esperanta historiografio.
Kun 75-kapa ĉeesta merkato la libroservo de UEA vendis dum la tago varojn por 2739,21 eŭroj. La plej furora libro estis la novaĵo de Phillipson, kun 9 ekzempleroj. Du propraj verkoj de Istvan Ertl okupis la sekvajn lokojn: poemaro "Provizore", ankaŭ lanĉita samtage, kaj la satira romaneto "La postdomo", kun resp. 7 kaj 6 vendoj. La nova PIV trovis 5 novajn posedantojn. Inter la diskoj plej popularis "Esperanto-literaturo" (10 ekz.) kaj la novaĵo "Prezidantoj de UEA" (6 ekz.) el la serio "Tiel sonis..." de historiaj sondokumentoj.
La 52-a Malferma Tago okazos virtuale kun koncerto de Kjara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 866 (2020-04-24)
Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)
Malferma Tago la 30-a novembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 824 (2019-09-12)
La unuan fojon Unesko uzos Esperanton en festivalo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 820 (2019-08-25)
Klerige kaj klarige ĉe la 50-a Malferma Tago de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 798 (2019-04-26)