La tradicia Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA okazos denove sabaton, la 27-an de novembro. Tiu ĉi populara aranĝo estas jam 10-jara, ĉar ĝi estis unuafoje aranĝita en novembro 1994. Origine la laborantoj de la CO celis okazigi ĝin nur de tempo al tempo, sed multaj el la okdeko da vizitantoj de la premiero estis tiom fascinitaj de ĝia hejmeca etoso, ke ili petis baldaŭan ripeton. Ĝi sekvis jam aprile 1995 kaj estigis seninterrompan tradicion de du Malfermaj Tagoj ĉiujare. En la unua fojo oni invitis nur la membrojn de la ĵus unuiĝinta nederlanda movado, sed jam en la dua fojo la vizitantaro fariĝis internacia.
En novembro la vizitantoj povos renkonti du renomajn nuntempajn Esperanto-verkistojn. La hispano Jorge Camacho prezentos du poemarojn el sia plumo, ĵus lanĉitajn de la eldonejo Bero: "Celakantoj" kaj "Saturno". Lia rusa kolego Mikaelo Bronŝtejn priparolos sian novan romanon "Dek tagoj de kapitano Postnikov". Bronŝtejn, konata bardo en Esperantujo, ankaŭ kantos. Al la muzika programo krome kontribuos la nederlanda grupo "Akordo", de kiu lastatempe aperis disko kun kristnaskaj kantoj.
Unu el la firmaj tradicioj de la Malferma Tago estas fortaj rabatoj en la libroservo de UEA. Ankaŭ ĉi-foje ĉiuj varoj estos rabatitaj je 10 procentoj kaj multaj titoloj eĉ pli. Krome eblos gajni libron aŭ alian esperantaĵon en senpaga loterio. Historiaj trezoraĵoj de la Biblioteko Hector Hodler estos prezentataj en ekspozicio, kaj kafo kaj teo varmos la tutan tagon.
La Malferma Tago de la 27-a de novembro disvolgixos de la 10-a ĝis la 17-a horo. La oficistoj de UEA varme invitas esperantistojn viziti sian propran domon en Nieuwe Binnenweg 176, Roterdamo.
La 52-a Malferma Tago okazos virtuale kun koncerto de Kjara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 866 (2020-04-24)
Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)
Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago por Toleremo, 16 novembro 2019
Gazetaraj Komunikoj n-ro 833 (2019-11-15)
Malferma Tago la 30-a novembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 824 (2019-09-12)
Klerige kaj klarige ĉe la 50-a Malferma Tago de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 798 (2019-04-26)