Dum la 90-a UK en Vilno okazos la 58-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato, kie rajtas lekcii universitataj profesoroj kaj personoj kun simila kvalifiko.
UEA invitas tiajn personojn rete aŭ papere prezenti siajn proponojn pri prelegoj al la sekretario de la IKU-komisiono, prof. dr-o Christer Kiselman, Poŝtkesto 480, SE-751 06 Uppsala, Svedio, plej laste 2005-01-15.
Okazos ankaŭ studsesio de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore kun UEA. Membroj de AIS povas samtempe proponi kursojn, kies unua lekcio povus esti parto de la IKU.
La propono enhavu (1) mallongan resumon de la prelego en Esperanto, (2) mallongan resumon en la angla, franca, germana aŭ rusa (laŭ propra elekto), kaj, se eble, en la litova, (3) koncizan biografieton kun persona bibliografio kaj foto taŭga por publikigo.
La prelegoj prefere, sed ne devige, rilatu al la kongresa temo, kiu estas "Universalaj Kongresoj: 100 jaroj de interkultura komunikado".
Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Aparte bonvenaj estas junaj kandidatoj kaj tiuj kiuj ankoraŭ ne prelegis en iu IKU. Prelego estos rekompencita per modesta honorario.
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Lahtio: rektoro kaj programo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 795 (2019-04-11)
Internacia Kongresa Universitato kaj la Scienca programo en Lisbono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 731 (2018-04-03)
Internacia Kongresa Universitato kaj Scienca programo en Seulo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 683 (2017-05-12)
Nova limdato por la Internacia Kongresa Universitato
Gazetaraj Komunikoj n-ro 532 (2014-01-30)