Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 186 (2004-09-16)
Forpasis J.H. Rosbach

Honora membro de UEA, la norvega Esperanto-verkisto Johan Hammond Rosbach forpasis la 7-an de septembro. Li estis naskita la 22-an de aŭgusto 1921.

Rosbach estis membro de UEA ekde 1947 kaj ĝia honora membro ekde 1991. Ekde 1951 li servis ankaŭ kiel delegito kaj fakdelegito pri lingvoj. Al la Akademio de Esperanto li apartenis ekde 1962. Rosbach aktivis ankaŭ en la landa movado, i.a. kiel ĉefredaktoro de "Norvega Esperantisto" dum 25 jaroj. La internacia publiko tamen konas lin antaŭ ĉio kiel tre produkteman Esperantan proziston, inter kies rakontaroj kaj romanoj precipe elstaras la romano "Fianĉo de l'sorto" (1977).

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/186a4

El Gazetaraj Komunikoj

Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 913 (2020-10-23)

Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Pli Aĝaj Personoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 910 (2020-10-01)

Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo (1945-2020)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 905 (2020-09-09)

Lasta ŝanco aliĝi kaj spekti la unuan Virtualan Kongreson de Esperanto: ĝis la 20-a de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 904 (2020-09-07)

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 903 (2020-09-06)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026