La 10-an de decembro 1954-a la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Montevideo aprobis rezolucion, en kiu ĝi
- notas la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo, kaj
- rekonas, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko.
De tiam la komunumo de la parolantoj de la internacia lingvo Esperanto daŭrigis dum la pasintaj 50 jaroj sian agadon por interproksimigi homojn el ĉiuj landoj, lingvoj, rasoj kaj ideaj fonoj kaj por prezenti al la mondo solvon por justa kaj sendiskriminacia komunikado. Intertempe ĝia agad-kampo vastiĝis al ĉiuj mondopartoj kaj ĝiaj agadoj iĝis ankoraŭ pli konscie celaj al kreado de mondo sen militoj kaj sen perforto, ĉefe, sed ne nur, en la lingva kaj kultura kampoj, kaj subtenaj al la klopodoj de individuoj kaj internaciaj organizaĵoj por harmonia pluekzisto de lingve kaj kulture diversa homaro.
La neceso kontraŭstari la fortojn, kiuj emas forigi la riĉecon por la homaro de kultura kaj lingva diverseco, kiu trovis en la lastaj jaroj esprimon en pluraj dokumentoj de Unesko, estis implicite antaŭvidita jam en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kiu pro feliĉa koincido estas festata ĉiujare en la sama tago, la 10-a de decembro.
La parolantoj de la internacia lingvo Esperanto laŭkutime partoprenas ĉi tiun festadon, ĉar en la Deklaracio mem, kaj aparte en ĝia artikolo 2-a, estas jam antaŭvidita la malpermeso de ĉiu formo de diskriminacio, interalie surbaze de lingvo.
La Esperanto-movado, kiu daŭre agas kontraŭ lingvaj diskriminacioj je ĉiuj niveloj, kun kontento rimarkis la lastatempan reemfazon en dokumento de Unuiĝintaj Nacioj pri la ekzisto de homaj rajtoj kun lingva enhavo kaj la klaran deklaron, ke "libereco de esprimo kaj uzo de lingvoj estas nedisigeblaj". Ne ekzistas libereco de esprimo sen libereco je uzado de sia lingvo. Tion rimarku ĉiuj altrudantoj de la lingvoj de la momentaj potenculoj. Nia sinteno estas, ke la respekto ankaŭ de la lingvaj homaj rajtoj estas nepra neceso por ĉiuj instancoj lokaj, landaj kaj internaciaj, kiuj asertas respekti la homajn rajtojn.
La Esperanto-movado ŝatas reaserti, ke la porparolantoj de la internacia neŭtrala lingvo Esperanto celas nur doni al la homoj malsamlingvaj neŭtralan ilon por komunikado inter egaluloj. Neniel Esperanto celas anstataŭi naciajn aŭ lokajn lingvojn. Male, ĝi celas protekti la harmonian floradon de ĉiuj lingvoj kaj de ĉiuj kulturoj.
Renato Corsetti
Prezidanto de Universala
Esperanto-Asocio
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto, 2 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 911 (2020-10-02)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Pli Aĝaj Personoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 910 (2020-10-01)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 908 (2020-09-21)
Unesko eldonis unuan libron en Esperanto “De ideoj al agoj: 70 jaroj de Unesko”
Gazetaraj Komunikoj n-ro 896 (2020-07-31)
70-jariĝo de la Deklaro de Schuman, Eŭropa Tago kaj Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 870 (2020-05-08)