La 14-an de majo, la Centra Oficejo dissendis al la individuaj membroj de UEA voĉdonilon por elekti la komitatanojn B de UEA por la periodo 2004-2007. Ĉiu membro rajtas voĉdoni por 6 el inter 16 kandidatoj. La sinprezentoj de la kandidatoj akompanas la balotilon. Por partopreni en la elektado, necesos resendi la balotilon tiel, kd ĝi atingu la CO plej laste la 30-an de junio. La voĉoj estos nombritaj la 1-an de julio en la CO.
La voĉdonilo estis sendita al 4883 individuaj membroj, kiuj jam kotizis por la nuna jaro. La CO daŭrigos sendi ĝin ankaŭ al la malfruaj kotizontoj ĝis iom antaŭ la fino de junio. En la daŭro de la balotado la CO regule informos pri la nombro de revenintaj voĉdoniloj, por ke interesitoj povu sekvi la evoluon de la balot-aktiveco. La ĉefa informkanalo estos la Gazetaraj Komunikoj de UEA. Pri la evoluo de voĉnombroj por unuopaj kandidatoj oni evidente ne informos, ĉar la kovertoj kun balotiloj estos malfermitaj nur la 1-an de julio.
En la antaŭa balotado pri komitatanoj B, en 2001, voĉdonis 1887 membroj, t.e. 31,4% el la individuaj membroj, kiuj fine de la tiama balotperiodo nombris 6010. Rekorda aktiveco, absolute kaj proporcie, estis atingita en 1998, kiam voĉdonis 2328 membroj, t.e. revenis 33,6% el 6920 dissenditaj balotiloj.
CED reorganiziĝas sub nova estraro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 914 (2020-11-03)
Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 913 (2020-10-23)
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto, 2 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 911 (2020-10-02)
Interkultura Novelo-konkurso (INK), de Akademio Literatura de Esperanto, sub aŭspicio de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 909 (2020-09-22)