La granda ĉina verkisto kaj veterana esperantisto Bakin (Ba Jin) fariĝis 100-jara la 25-an de novembro 2004. Li aktivas en la Esperanto-movado jam ekde la 1920-aj jaroj, kiam li ankaŭ tradukis el Esperanto al la ĉina verkojn de E. Amicis, A. Tolstoj kaj Akita Ujaki. En 1932 li ĉinigis la romanon "Printempo en aŭtuno" de Julio Baghy. Ĝi forte tuŝis lin kaj inspiris lin verki ĉinlingve sian propran romanon "Aŭtuno en la printempo", kies Esperanta traduko aperis en 1980. En Esperanto aperis ankaŭ liaj romanoj "La familio" kaj "Frosta nokto". Bakin faris gravajn servojn al la ĉina Esperanto-movado, i.a. kiel prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, kies honora prezidanto li estas. Li estis prezidanto de la Ĉina Verkista Asocio kaj plenumis altajn ŝtatajn funkciojn, i.a. kiel vicprezidanto de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Ekde 1981 Bakin estas membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.