La retejo UEA.ORG komence de aprilo ricevis novan pli modernan aspekton kaj grandparte aktualigitan enhavon. Laŭ multnombraj reeĥoj la vizitantoj trovas, ke en ĝi nun eblas pli facile orientiĝi, ke la paĝoj pli rapide malfermiĝas kaj ke la retejo aspektas profesiece kaj donas agrablan impreson.
Enhave la retejo pli proksimiĝis al la Gvidlibro pri Esperanto-movado: ĉi tie oni trovas listojn de E-kursejoj, liston de la universitatoj, en kiuj oni instruas Esperanton (kompilitan de G. Pirlot), listojn de fakaj E-asocioj, regularojn, varbilojn, artikolojn kaj multegajn aliajn utilajn informojn - entute preskaŭ 1000 paĝojn.
Draste renovigita estis la parto "Landoj". La informoj estas aktualigitaj (kaj daŭre aktualigataj laŭ venantaj informoj) kaj iĝis pli facile alireblaj. Tio okazas ne nur ĉar la paĝoj troviĝas malpli profunde en la strukturo de la retejo, sed ankaŭ ĉar ĉiu el ili ekhavis aldone mallongan kaj facile konjekteblan adreson.
Do, ekzemple la paĝon kun informoj pri E-organizoj en Germanio oni povas nun atingi per la adreso http://germanio.uea.org, kio estas ja pli simpla kaj belaspekta adreso ol la fakta - http://uea.org/landoj/okcidenta_europo/germanio.html. Tute simile oni povas atingi ajnan alian lando-paĝon: http://brazilo.uea.org, http://japanio.uea.org k.s.
Aperis ankaŭ "kontinentaj" mallongigoj: http://ameriko.uea.org, http://afriko.uea.org, http://azio.uea.org... - tiuj gvidas al la paĝoj de la regionaj komisionoj de UEA.
La reorganizajn laborojn en la retejo faris Dirk Bindmann, kiu prizorgis la novan aspekton kaj navigadon, Joost Witteveen, funkciiginta la sistemon de mallongaj landaj adresoj kaj Andrej Grigorjevskij, efektiviginta rekodigon kaj aktualigon de la enhavo.
CED reorganiziĝas sub nova estraro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 914 (2020-11-03)
La aprila-junia numero de Unesko-Kuriero aperas kaj UEA daŭre serĉas sponsorajn organizojn per ĝi
Gazetaraj Komunikoj n-ro 811 (2019-07-15)
Internacia Tago de Ne-perforto 2018: interkompreniĝo kiel bazo de pli tolerema kaj pli paca mondo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 760 (2018-10-02)
UEA serĉas organizon-sponsoron de Unesko-Kuriero
Gazetaraj Komunikoj n-ro 752 (2018-08-22)
Kiel enmovadigi la Esperanto-lernantojn de Duolingo?
Gazetaraj Komunikoj n-ro 737 (2018-06-13)