Clay Magalhaes naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1974 en Foz do Iguacu, ŝtato Paranao, suda Brazilo. En 1995 li diplomiĝis pri turisma manaĝerado en la Ŝtata Universitato de Okcidenta Paranao ("Unioeste"). Li krome partoprenis en diversaj kursoj kaj seminarioj pri manaĝerado de turismaj entreprenoj, i.a. kurson de Internacia Konferenca kaj Kongresa Asocio (ICCA) por junaj profesiuloj en Svislando en 2000.
En Brazilo li havis laborajn spertojn i.a. en vojaĝagentejoj kaj en kongresoj interpretante inter la portugala, hispana kaj angla.
Clay Magalhaes esperantiĝis en decembro 1992. Li vivas en Nederlando ekde majo 1996, kiam li eklaboris kiel volontulo en la kongresa fako de la Centra Oficejo de UEA, helpante por la Praga UK.
Li volontulis ankaŭ en la sekvaj du jaroj asistante en la preparoj de la Adelajda kaj Montpeliera UK-oj. Ankoraŭ pli profunde li povis sekvi la laboron de KKS ekde 1999, kiam li estis dungita kiel oficisto en la kongresa fako. Lastatempe li helpis ankaŭ en la librotena fako de UEA.
Clay ŝatas aviadon kaj modernan muzikon. Somere li biciklas kaj rulsketas, por kio estas bonegaj kondiĉoj en Nederlando.
Krom Esperanto, portugala, hispana kaj angla lingvoj li ankaŭ flue parolas la nederlandan.