Estimataj gesinjoroj, karaj amikoj de Esperanto,
la Centra Oficejo de UEA anoncas sian Malferman Tagon. La 29an de novembro 2003 vi povos en Roterdamo partopreni programon, aŭ simple nur renkonti malnovajn aŭ novajn esperantistojn. Niaj specialaj gastoj estos la polo Tomasz Chmielik kaj la franco Philippe Chavignon, kaj en la Libroservo Ionel Onet salutos vin per minimume dek-procenta rabato.
Novaĵoj dum la jaro 2003 estas interalie la Konciza Etimologia Vortaro de Cherpillod, Henriko Kvina (de Ŝekspiro) tradukita de Tonkin, La Postdomo de Ertl kaj Esperanto sen mitoj de Sikosek. Cetere eblas aĉeti kompaktdiskon kun historiaj sondokumentoj el la UK 1977.
Tomasz Chmielik tradukis ekzemple La lada tamburo de Grass, lia eldonejo Libro-Mondo apartenas al la plej aktivaj en la movado. En la Malferma Tago ni aŭdos de li pri du pioniroj de UEA, nome: Edmond Privat - efektiviganto de utopioj, kaj Pri la penso de Hector Hodler. Philippe Chavignon parolos pri Mondvojaĝo tra Panjo-Naturo, lingvoj kaj gentoj.
Nia programo daŭros de la 10a ĝis la 17a horoj. Eniro, kafo kaj partopreno je la loterio estos senpagaj. La Centra Oficejo troviĝas je strato Nieuwe Binnenweg 176, vi povas atingi ĝin de la ĉefa stacidomo pere de tramo 4, direkto Marconiplein, haltejo: 's Gravendijkwal.
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 908 (2020-09-21)
Lasta ŝanco aliĝi kaj spekti la unuan Virtualan Kongreson de Esperanto: ĝis la 20-a de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 904 (2020-09-07)
UN 75-jara: kien nun? Invito al plua diskutado kaj kunplanado en MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 901 (2020-08-17)
Oficiala anonco de Monda Festivalo kaj Virtuala Kongreso de Esperanto 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 875 (2020-05-21)
Alvoko de UEA por solidareco al esperantistoj en Uvira, D. R. Kongo, per Espero
Gazetaraj Komunikoj n-ro 874 (2020-05-18)