La Oratora Konkurso de UEA invitas partoprenantojn por la dua fojo ekde de la 86-a UK en Zagrebo. Ĝi okazos dum la 87-Universala Kongreso de Esperanto en Fortaleza.
Temoj
- Kial mi agadas por Esperanto ? - Egaleco de seksoj - Ĉu Esperanto en evolulandoj? - Lingvaj Homaj Rajtoj
Partoprenantoj
Rajtas partopreni ĉiuj gejunuloj ĝis 28-jaraj, kiuj aliĝis al la
kongreso. La partopreno en la konkurso estas senpaga, sed ĉiu kandidato
devas, minimume unu tagon antaŭ la tago de la konkurso, sin skribe anonci
al: - la LKK : "Michelson"
Okazigo
La Konkurso okazos publike, sub prezido de la prezidanto de la Komisiono kaj en la ĉeesto de la du pliaj membroj de la juĝkomisiono. La Oratora Konkurso okazos en la Internacia Lingvo. La kandidatoj devas paroli pri unu el la supraj temoj libere, sen anticipe skribita teksto, sed ili povas uzi memorigajn notojn. Ĉiu kandidato rajtas paroli dum proksimume 10 minutoj, sed la Komisiono povas, depende de la nombro de kandidatoj, longigi aŭ mallongigi tiun limtempon. La prezidanto de la Komisiono anoncas, antaŭ la komenciĝo de la konkurso, la decidon de la Komisiono rilate la daŭron de ĉiu parolado. La Komisiono juĝas la paroladojn el vidpunktoj enhava, lingva, stila kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro. La konkurso okazos la kongresan ĵaŭdon, de la 12-a ĝis la 13-a horo. La nomo de la salono aperos en la kongresa libro.
Premioj
Ili estas tre valoraj libroj. La gajnintoj ricevos ankaŭ diplomojn kaj iliaj nomoj estos proklamitaj dum unu el la kongresaj kunsidoj kaj publikigitaj en la oficiala organo de UEA.
Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la Virtuala Kongreso - MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 893 (2020-07-14)
Konrad Andrzejuk venkis en la Oratora Konkurso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 512 (2013-07-29)
Oratora Konkurso en Rejkjaviko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 500 (2013-05-22)
Oratora Konkurso en Bjalistoko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 328 (2009-06-04)
Rezultoj de la Oratora Konkurso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 295 (2008-07-27)