Trevor Steele restos la ĝenerala direktoro de UEA ankaŭ dum minimume sekvaj 3 jaroj. Tian decidon unuanime akceptis la estraranoj de UEA dum la maja kunsido en Roterdamo. Sekve de la decido el lia titolo elfalas la vorto Aganta. Ĝi indikis, ke li okupas la postenon provizore, ĉar oni elektis lin en la situacio de tempa premo kaj nesufiĉa anoncado pri la posteno. Nun oni plene konvinkiĝis, ke Trevor Steele estas la homo, kiun bezonas UEA en nunaj cirkonstancoj.
Daŭrigon de la kontrakto por 2003-a jaro ricevis ankaŭ la nova redaktoro de la revuo "Esperanto" Stano Marĉek.
La agadoj de ambaŭ dum la unuaj monatoj de tiu ĉi jaro estis karakterizitaj kiel "etaj mirakloj": Trevor sukcesis ekvilibrigi, normaligi kaj parte progresigi la situacion en la Centra Oficejo, Stano - akuratigi kaj plivigligi la revuon "Esperanto".
UN 75-jara: kien nun? Invito al plua diskutado kaj kunplanado en MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 901 (2020-08-17)
UEA engaĝiĝas por plurlingveco en scienca komunikado
Gazetaraj Komunikoj n-ro 819 (2019-08-24)
Alvoko por kun-redaktoro de Unesko-Kuriero en Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 702 (2017-09-11)
Mesaĝo de la Ĝenerala Direktoro de Unesko, s-ino Irina Bokova, okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, la 21-a de februaro 2017
Gazetaraj Komunikoj n-ro 672 (2017-02-18)
Nova redaktoro-paro por la revuo "Esperanto"
Gazetaraj Komunikoj n-ro 667 (2017-02-04)