Esperanto.net - unu el la plej konataj E-retejoj estis en junio 2002 vekita el preskaŭ dujara dormado. La rajton por ĝia administrado transprenis UEA kaj nun internacia teamo de volontuloj, kunvokita de la Asocio, ĝisdatigas kaj modernigas tiun gravan TTT-ejon.
La plej grava atento estas donata al la kolekto de ligiloj al
nacilingvaj informoj pri Esperanto - da ili jam estas 50 kaj tiu kvanto
ĉiutage pligrandiĝas. Granda laboro estas bezonata ankaŭ pri Virtuala
E-Biblioteko, kiu situas en la retejo. Tiujn labordirektojn kuratoras
Xavier Godivier G
Lin helpas aŭ laboras pri propraj projektoj volontuloj de Koreio, Germanio, Japanio kaj Rusio. Dezirantoj aliĝi al la teamo aŭ proponi proprajn projektojn bonvolu kontakti Andrej Grigorjevskij, estraranon de UEA pri informado.
La retejo estis lanĉita en 1996-a jaro de konata E-eldonisto Torben Kehlet. Post lia morto la retejo dum du jaroj restis neflegata kaj nur en majo 2002 la heredantoj de Torben Kehlet kaj UEA subskribis kontrakton, laŭ kiu la domajnnomo daŭre apartenos al la familio, sed la administrado de la TTT-ejo transiras al UEA.