Mallonge antaŭ sia 96-a naskiĝdatreveno forpasis la 21-an de majo en Bad Kissingen, Germanio, s-ro Hugo Röllinger, honora membro de UEA.
Röllinger naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1905 kaj esperantistiĝis en 1921. En 1923 li membriĝis en Germana E-Asocio, SAT kaj UEA. Ekde 1930 li estis delegito de UEA. Post la potencpreno de Hitler li estis maldungita pro kontraŭnaziismo. Rekrutita en la armeon en 1943, li kaŝe kunportis paĝojn el la Jarlibro kaj kontaktis esperantistojn en Francio kaj Nederlando. Nur post la milito li povis komenci profesian karieron kaj fine promociiĝis al sekciestro en la ŝtata sociala asekurservo.
Multaj esperantistoj konatiĝis kun Röllinger en la kastelo Grezijono en Francio, kie dum 15 someroj li estis ŝatata preleganto. Tutmondan famon li tamen akiris kiel senlaca registranto de ZEO-j, t.e. stratoj, placoj, parkoj, monumentoj k.a. Zamenhof/Esperanto-objektoj. Li komencis tiun laboron en 1965 kaj daŭrigis ĝin kiel komisiito de UEA ĝis sia morto. En 1997 aperis lia verko, "Monumente pri Esperanto", kiu registris 1044 ZEO-jn en 54 landoj. En aprilo ĉi-jare ilia nombro en lia registro estis kreskinta jam al 1260 en 58 landoj en 5 kontinentoj.
Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo (1945-2020)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 905 (2020-09-09)
Forpasis Mila van der Horst-Kolińka (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 839 (2019-12-23)
Forpasis William R. Harmon (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 838 (2019-12-23)
Forpasis Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof (1925-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 830 (2019-10-10)
Forpasis Josef Kavka – scienca pioniro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 808 (2019-06-19)