Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 74 (2000-04-04)
Tel-Aviv proksimiĝas al mil

Preskaŭ kvar monatojn antaŭ la komenco de la 85-a UK en Tel-Avivo estas jam evidente, ke ĝi havos pli ol mil aliĝintojn. Ĝis la 3-a de aprilo estis registritaj 975 aliĝintoj el 51 landoj. En tiu nombro mankas parto de aliĝoj, kiujn perantoj de UEA ricevis fine de marto kaj kiuj ankoraŭ ne povis atingi la Centran Oficejon.

Japanio transprenis de Germanio kun granda marĝeno la unuan lokon. Estas 193 aliĝintoj el Japanio kaj 105 el Germanio. Aliaj landoj en la pinta deko estas Francio (63), Israelo (62), Pollando (57), Nederlando (52), Italio (41), Usono (30), Brazilo (29), Rusio (27) kaj Kroatio (23).

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/74a2

El Gazetaraj Komunikoj

Instigo kaj UEA: subteno al Eventa Servo, Komputeko, Telegram, WordPress kaj aliaj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 877 (2020-05-26)

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, 15 majo 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 871 (2020-05-14)

Forpasis Mila van der Horst-Kolińka (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 839 (2019-12-23)

Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago de Familioj, 15 majo 2019
Gazetaraj Komunikoj n-ro 803 (2019-05-15)

Vikipedio en Esperanto atingas sian 250-milan artikolon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 757 (2018-09-20)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026