La plej prestiĝa banko en Kroatio, la Zagreba Banko, subvencias ĉiujare ses projektofakojn. La ĉi-jaran subvencion en la fako Junularo gajnis Kroata Esperanto-Ligo por projekto pri partoprenigo de junaj esperantistoj en la 86-a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo. La projekto celas pagi partoprenkotizon de junaj aktivuloj el Kroatio, kiuj helpos en la realigo de UK.
Inter 460 projektoj pri junularaj aranĝoj en Kroatio la juĝkomisiono taksis tiun de KEL la plej bona. Krom ĝi, la Zagreba Banko subvenciis ankaŭ 46 aliajn projektojn. Prof. Dalibor Brozovic', prezidanto de KEL, akceptis la dokumentojn pri la subvencio dum solena ceremonio la 27-an de septembro.
Estas menciinde, ke en la fako Arto la printempan premion de la Zagreba Banko ricevis la teatra ensemblo Ponto de Vida Jerman por la prezento de la teatraĵo "Poto" en la Tel-Aviva UK. En la sama branĉo Romana Rozic, esperantistino-filmreĝisorino, ricevis subtenon por sia filmo.
Subvencio Cigno en 2011
Gazetaraj Komunikoj n-ro 424 (2011-07-30)
Subvencio Cigno por du projektoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 392 (2010-07-29)
Subvencio Cigno favore al Srilanko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 296 (2008-07-28)
Librosubvencioj por Esperanto-bibliotekoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 290 (2008-07-05)
Subvencioj por eduki E-instruistojn en Afriko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 175 (2004-03-07)