La jaro 2000 ne provizis escepton al la regulo, ke la nombro de verkoj senditaj al la Belartaj Konkursoj de UEA rekte rilatas al la grandeco de la tiujara Universala Kongreso. Post la kvante kaj kvalite bonrikoltaj Montpeliera kaj Berlina jaroj, respektive kun 118 kaj 102 konkursaĵoj, en la Tel-Aviva jaro la juĝantoj devis taksi entute 69 konkursaĵojn.
La premiolisto aspektas nekutime. En poezio kaj prozo, la bazaj branĉoj de la Konkursoj, la ĵurio trovis nur po unu premiindan verkon, ambaŭ tamen meritajn por la unua premio. Aliflanke, en la esea kaj kanta branĉoj, kiuj en pasinteco ofte spertis jarojn kun neniu aŭ malmultaj premioj, la rezulto ĉi-foje estis rimarkinda. En la esea branĉo ĉiuj verkoj ricevis premion aŭ honoran mencion, kaj en la kantobranĉo la unua premio estis asignita egale al du kantoj de sama aŭtoro.
La sola branĉo, kiu altiris pli da konkursaĵoj ol en la antaŭa jaro, estis tiu de infanlibroj. Partoprenis ses libroj eldonitaj en 1999. Tiu nombro ĝojigis la juĝantojn, el kiuj unu tamen domaĝis la nepremiitajn librojn, ĉar laŭ li en malpli abunda jaro pli-malpli ĉiu el ili estus povinta gajni la premion.
Kvankam la premio "Nova Talento" ne estis aljuĝita, ankaŭ en la ĉi-jara honortabelo troviĝas aŭtoroj, kiuj ne estis distingitaj antaŭe. Tamen ne ĉiuj el ili estas tute novaj talentoj: Mikaelo Giŝpling, laŭreato de la unua premio en poezio, estas jam eldonita poeto ("El sisma zono", eld. Flandra E-Ligo en 1994).
Laŭ interkonsento kun UEA, la literatura revuo "Fonto" ankaŭ ĉi-jare aperigos la premiitajn verkojn.
Interkultura Novelo-konkurso (INK), de Akademio Literatura de Esperanto, sub aŭspicio de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 909 (2020-09-22)
Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 903 (2020-09-06)
Societo Zamenhof kaj Belartaj Konkursoj en MondaFest’ 2020, la 6-an de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 902 (2020-09-02)
Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la Virtuala Kongreso - MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 893 (2020-07-14)
Belartaj konkursoj de UEA 2020: partoprenu ĝis la 31-a de marto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 854 (2020-03-10)