Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 79 (2000-05-16)
Infana Kongreseto pluas

Junulara vilaĝo Hadassim provizas idealan kaj plene ekipitan lokon por la 33a Internacia Infana Kongreseto (IIK). Ĝi situas 30 km de Tel-Avivo. La infanoj vizitos la Universalan Kongreson vendred-matene (28a julio), kadre de tut-taga ekskurso en Tel-Avivo kaj partoprenos en la Tago de la Lernejo.

La dekseso da partoprenontoj aĝas inter 6 kaj 16 jaroj, averaĝe 12, el Francio, Germanio, Hungario, Israelo, Japanio, Kroatio, Norvegio kaj Rumanio. Partopreno de kelkaj dependos je ekstera subteno. Manke de ĉi-jara ILEI-gimnazio, fondaĵo de la Ligo kontribuis, kiel ankaŭ aliaj amikoj de IIK. Donaco al la Gepatra Kaso de la UK helpos ilian kuneston.

Partoprenontoj prezentas sin kaj siajn familiojn kaj mondojn per tekstoj kaj desegnaĵoj en la hejmpaĝo de IIK. Vizitu tion tra la paĝoj de UEA, sub Servoj/Kongresoj, aŭ ĉe la rekta adreso: www.geocities.com/amik99_1999.

En la programa sekcio de la hejmpaĝo vi trovos kvizeton pri bestoj, taŭgan por etuloj (5-9-jaraj), kun kaŝ-vortoj. Ni dum la IIK okazigos grandiozajn kvizojn (infanoj pretigos kelkajn). Hejmpaĝe ni antaŭprezentas komunan ludon kiun realigos la pli aĝaj infanoj en IIK; la grupo ricevas urbocentran konstruaĵon kaj monsumon. Ili rajtas starigi magazenon kun ses fakoj, restoracio kaj amuzejo. Ili kune planos la tuton, decidante nomon kaj sloganon por la vendejo, desegnante uniformojn, elektante varojn kaj fine aktorante televidan reklamon.

Gvidantoj estos Ankica Tisljar (organizonto de IIK en 2001) kaj la konstanta komisiito Stefan MacGill. Helpanto estos Anna-Maria Pinter kaj tri infanoj pli ol 13-jaraj (IIK-veteranoj!).

Aldone al pli formalaj eroj ni lasos liberan tempon por ludi, sporti kaj naĝi. Ni ekskursos unu tagon al la akvo-parko Shfajim. Multaj partoprenontoj estas muzikemaj kaj teatremaj. Do, ni atendas instigan semajnon kune!

Aliĝoj ankoraŭ eblas; aliĝu tra la hejmpaĝo, aŭ ĉe la komisiito: Stefan MacGill, Bethlen G. u 2, HU-2030 Erd, Hungario. Rete: stefan.macgill@.spamaĵo?galamb.net

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/79a2

El Gazetaraj Komunikoj

UN 75-jara: kien nun? Invito al plua diskutado kaj kunplanado en MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 901 (2020-08-17)

45-a Internacia Infana Kongreseto invitas!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 598 (2015-12-04)

44-a Internacia Infana Kongreseto invitas geknabojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 569 (2015-02-19)

Salto al balto: 36-a Internacia Infana Kongreseto (IIK), apud Vilno, 23--30 julio 2005
Gazetaraj Komunikoj n-ro 194 (2004-12-31)

Infana Kongreseto 2001 jam atendas
Gazetaraj Komunikoj n-ro 87 (2000-08-07)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026