Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 37 (1999-08-26)
Thorsen-subvencioj por Esperanto-bibliotekoj

Ĉi-jare UEA disdonos por la tria fojo subvenciojn de la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen. En la du antaŭaj jaroj 19 Esperanto-bibliotekoj povis pliriĉigi siajn librokolektojn je la suma valoro de NLG 7700. Ĉi-jare la Biblioteka Apogo disponigas ĉ. NLG 4000 (EUR 1800).

Povas peti subvencion Esperantaj bibliotekoj ne subtenataj de ŝtata, urba aŭ alia publika instanco. La subvencipetoj devas esti faritaj en formo de listo de dezirataj libroj. Diskoj, kasedoj k.a. ne-libraj varoj ne estas subvencieblaj. Se la peto estos akceptita, la koncerna biblioteko ricevos librojn por la valoro de la subvencio.

La subvencipetoj devas atingi la Centran Oficejon de UEA ĝis la 15-a de oktobro 1999.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/37a2

El Gazetaraj Komunikoj

Biblioteka Apogo Bachrich atendas subvencipetojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 827 (2019-09-24)

Biblioteka Apogo Bachrich subvencias 15 bibliotekojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 782 (2019-01-31)

Biblioteka Apogo Bachrich: subvencipetoj atendataj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 753 (2018-08-24)

Biblioteka Apogo Bachrich subvencias 8 bibliotekojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 708 (2017-10-13)

Biblioteka Apogo Bachrich atendas subvencipetojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 699 (2017-08-23)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026