Kunvenanta
en Berlino, Germanujo, de la 31-a de julio
ĝis la 7-a de aŭgusto 1999, kun 2712 partoprenantoj el 65 landoj;
Debatinte
pri la temo "Tutmondiĝo -- ŝancoj por
paco?";
Konstatinte
ke la celo de la Internacia Lingvo Esperanto
ekde la plej fruaj tempoj estas liveri al la mondo egalecan formon de
komunikado, kiu konservas la etnajn lingvojn por ties utiligo interne de la
diversaj regionoj, nacioj kaj etnoj, kaj per tio certigas eblon de egaleca
partopreno por ĉiuj popoloj en la tutmondiĝa procezo, kaj samtempe
ŝirmas la kulturan multkolorecon de nia terglobo;
Analizinte
la aktualan, ĉiam pli rapidan disvolviĝon
de la tutmondiĝo, kiu tamen realiĝas laŭ modelo, kiu kuntrenas la
elĉerpon de la naturaj rimedoj de nia planedo, tio estas de nia heredaĵo
al la postaj generacioj, kaj kiu alprenas en multaj rilatoj la formon de
super-regado fare de la plej prosperaj landoj de la mondo, kaj sekve
elvokas la fortiĝon de naciismo kaj apartiĝemo multloke, kio siavice
endanĝerigas pacon;
Notinte
- ke la intenacia komunumo komencis alfronti
tiun problemaron ekzemple per la Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj en
Rio-de-Ĵanejro en 1992, en kiu partoprenis la Esperanto-movado,
-
ke Unuiĝintaj Nacioj, Unesko kaj la aliaj instancoj de Unuiĝintaj Nacioj
devas pluhavi centran rolon en la komuna klopodo por ekologia sekureco,
homaj rajtoj kaj justeco en la mondo;
Alvokas
- al Unuiĝintaj Nacioj, al ties instancoj, al
ĉiuj internaciaj forumoj, al la ne-registaraj organizaĵoj kaj al la
uzantoj kaj parolantoj de Esperanto tra la mondo, doni gravan atenton al
tiuj ĉi aspektoj de tutmondiĝo, kaj klopodi direkti la procezon tiel, ke
ĉiuj homoj de la terglobo profitu el ĝi. Tio povas okazi nur ĉe
senkondiĉa respekto de ĉiuj homaj rajtoj, inkluzive de la rajtoj je
lingva kaj kultura diverseco;
- al la ekonomie prosperaj kaj
politike fortaj ŝtatoj celi ne asimilon de la cetera mondo sed unuiĝon
kun ĝi surbaze de reciproka kompreno, respekto kaj reciprokaj avantaĝoj,
ĉar nur tia tutmondiĝo povas garantii por la homaro solidan pacon en vera
feliĉo.
La Universala Kongreso en Montrealo prokrastita al la jaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 862 (2020-04-11)
Kongresa rezolucio de la 7-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 842 (2019-12-30)
Rezolucio de la 104-a Universala Kongreso de Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 814 (2019-07-26)
Rezolucio de la 103-a Universala Kongreso de Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 749 (2018-08-10)
Rezolucio de la 100-a Universala Kongreso de Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 584 (2015-08-04)