Lastatempe multaj delegitoj de UEA ricevis anglalingvan leteron el Niĝerio kun propono pri "komerca kunlaboro". La "kunlaboro" konsistus en transigo de enorma monsumo al la banka konto de la delegito kontraŭ granda makleraĵo.
La intencoj malantaŭ tiu propono el Niĝerio estas evidente krimaj. La Centra Oficejo okupiĝas nun intense pri la afero klopodante malkovri, kiel la sendinto(j) havigis la Jarlibron. Tiucele ĉiuj, kiuj ricevis tian leteron, estas petataj sendi ĝin, kune kun la koverto, al la Centra Oficejo de UEA.
Ankaŭ pri aliaj leteroj kun komercaj proponoj aŭ peto pri monhelpo estas konsilinde unue konsulti la Centran Oficejon, eĉ kiam la petoj je unua vido ŝajnas sinceraj kaj subtenindaj.
La Delegita Reto estas servo nur por la membroj de UEA. Delegitoj rajtas ignori ĉiujn leterojn, kiuj ne estas skribitaj en Esperanto aŭ/kaj kiuj ne estas provizitaj per la membromarko de UEA.
Osmo Buller
Ĝenerala Direktoro de UEA
Jarlibro 2014 aperis
Gazetaraj Komunikoj n-ro 547 (2014-07-16)
Jarlibro 2013 aperis
Gazetaraj Komunikoj n-ro 503 (2013-06-17)
Jarlibro 2012 aperis
Gazetaraj Komunikoj n-ro 457 (2012-06-15)
Jarlibro 2011 aperis
Gazetaraj Komunikoj n-ro 415 (2011-06-09)
Jarlibro 2010 aperis
Gazetaraj Komunikoj n-ro 384 (2010-06-15)