La jaro 1999 fariĝas por UEA jaro kun aliĝo de pli da novaj dumvivaj membroj ol normale dum la pasintaj jaroj. Ĝis la fino de septembro UEA ricevis jam 15 novajn dumvivajn membrojn, dum en la tuta antaŭa jaro ilia nombro estis 13. Lastatempe la Centra Oficejo krome ricevis pli da informpetoj pri la kondiĉoj de dumviva membreco ol kutime.
La subita populariĝo de dumviva membriĝo ŝajne ligiĝas al la specialeco de la nuna momento. Sendepende de tio, ĉu la dua jarmilo finiĝas en 1999 aŭ nur en 2000, ni estas sojle de nova jarmilo. Kiu fariĝas nun dumviva membro, ne plu bezonos zorgi pri kotizo post tiu sojlo.
La membrokotizo de UEA por la tuta tria jarmilo kostas nur 25-oblon de la unujara kotizo de Membro-Abonanto. Se oni pagas ĝin ankoraŭ en 1999, oni kalkulas ĝin surbaze de la ĉi-jara MA-kotizo. Por pluraj landoj la UEA-kotizoj de 2000 tamen estos malpli altaj ol tiuj de 1999. En tiuj landoj oni rajtas jam ĉi-jare kalkuli la dumvivan kotizon surbaze de la malpli alta tarifo. Eblas interkonsenti kun la Centra Oficejo ankaŭ pri pago en partoj ene de unu jaro.
UEA eldonis trian kolekton de premiitaj eseoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 596 (2015-11-24)
164 partoprenis en la Tria Tutmonda Ekzamentago
Gazetaraj Komunikoj n-ro 545 (2014-06-28)
Tria Tutmonda Ekzamentago la 17-an de majo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 536 (2014-02-28)
UEA membriĝis en Infoterm
Gazetaraj Komunikoj n-ro 412 (2011-05-13)
Strategia forumo por la tria fojo en Tel-Avivo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 83 (2000-06-23)