En la 55-a Internacia Junulara Kongreso en Veszprem, Hungario, estis elektita nova Estraro de TEJO, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Ĝi konsistas el prezidanto Sjoerd Bosga (Nederlando), ĝenerala sekretario Aleksandr Blinov (Rusio), kasisto Ilja De Coster (Belgio) kaj la membroj Grigorij Arosjev (Rusio), Holger Boos (Germanio) kaj Joaquin Rosillo Vega Acosta (Meksiko).
La nova prezidanto Sjoerd Bosga estas la sola estrarano, kiu membris ankaŭ en la antaŭa Estraro. La nova Estraro gvidos la junularan sekcion de UEA ĝis la IJK en 2001.
Krom elekti la Estraron, la Komitato de TEJO akceptis en Veszprem ankaŭ la aliĝpeton de Honkonga Junulara Esperanto-Asocio (HKJEA). Sekve TEJO nun havas 41 landajn sekciojn kaj 2 fakajn sekciojn. Aliĝpeton prezentis ankaŭ Esperantista Junulara Organizo de Respubliko Serba, sed la Komitato ne trovis la aferon matura por decido.
CED reorganiziĝas sub nova estraro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 914 (2020-11-03)
Zlatko TIŠLJAR: nova Honora membro de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 898 (2020-08-08)
UEA bonvenigas novan Kunlaborantan Fakan Asocion: TEO
Gazetaraj Komunikoj n-ro 886 (2020-06-17)
Fondaĵo Grabowski: nova konsisto de la juĝkomisiono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 879 (2020-05-29)
Ĝis la 31-a de majo junuloj rajtas kandidatiĝi por volontuli en la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO
Gazetaraj Komunikoj n-ro 878 (2020-05-28)