Kun granda plezuro mi sendas bondezirojn al la partoprenantoj en la 84-a Universala Kongreso de Esperanto. Via kongreso pritraktos la problemojn de tutmondiĝo, paco kaj lingva diverseco. Tiuj temoj ja centre rolas en la programo de Unesko, kaj ne eblas trotaksi ilian gravecon en la ĉiutaga vivo de homoj tra la tuta mondo.
Starigante la demandon "Tutmondiĝo: ŝancoj por paco?", via kongreso enfokusigas du aktualajn aspektojn de la homa kunpensado kaj kunagado. Unue, temas pri la eterna problemo de ĉiuj civilizacioj -- kiel certigi la pacon; due, temas pri reganta socia evoluo fine de la 20a jarcento, nome tutmondiĝo. Pro tio, ke paco, evoluo, kaj demokratio formas nedisigeblan triangulon, necesas konsideri, kiel demokratio rilatas al tutmondiĝo, kaj kiel tutmondiĝo influas la socian evoluon ĝenerale kaj precipe la kulturan evoluon.
Kiel sian mision Unesko alprenis la celon, "konstrui la defendojn de la paco" en la mensoj de ĉiuj homoj. Ĝuste tial, nia Organizo direktas sian agadon al la konstruado de kulturo de la paco. Tiucele ni fondis la projekton LINGUAPAX, kun la devizo "Paco per la lingvoj". Per plurlingva edukado kaj la subteno de lingva kaj kultura diverseco, ĝi celas fortigi la kredon kaj volon je paco inter la lernantoj.
Interparolante, homoj lernas kompreni unu la alian kaj praktiki la moralan solidarecon, sur kiu baziĝas ĉiu vera integriĝo. En tia aliro efektive kuniĝas la idealoj de D-ro Esperanto kaj tiuj de Unesko. Ni dividas vizion pri vera tutmondeco, preter la tre limigita tutmondiĝo ekonomia de la merkatoj. Niajn esperojn pri la estiĝo de tutmonda homa komunumo ni bazas sur la plej altaj valoroj de la homa kulturo, tiu transcenda elmontro de la homa spirito. Pro tio, ke kulturon oni esprimas unuavice lingve, interkompreniĝo per la reciproka studado de lingvoj daŭre konsidereblas kiel unu el la plej bonaj rimedoj por kunkonstrui kulturon de la paco.
Ni renovigu niajn strebojn por certigi, ke la tutmondiĝo inkluzivu ankaŭ tiun ĉi dimension: senkondiĉan respekton al kultura kaj lingva diverseco. Se ni sukcesos ĉi-rilate, tio siavice naskos novajn ŝancojn por plifortigi la pacon kaj plibonigi homajn vivojn.
Mi deziras al vi sukceson en ĉi tiu lasta kongreso de la jarcento, kaj atendas kun intereso la raporton pri viaj diskutoj.
Federico Mayor
Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 913 (2020-10-23)
Unesko eldonis unuan libron en Esperanto “De ideoj al agoj: 70 jaroj de Unesko”
Gazetaraj Komunikoj n-ro 896 (2020-07-31)
Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 887 (2020-06-18)
Mesaĝo de AVE kaj UEA okaze de la Monda Tago pri Medio, 5 junio 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 883 (2020-06-05)
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia tago de Biciklo, 3 junio 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 882 (2020-06-03)