La monata revuo "IS - Internationale Samenwerking" (Internacia Kunlaboro) de la nederlanda ministerio pri eksterlandaj aferoj dediĉis en sia oktobra numero preskaŭ tutan paĝon al la projekto "Indiĝenaj Dialogoj" (vd. Gazetara Komuniko n-ro 50).
La artikolo estis titolita "Esperanto konstruas ponton inter kulturoj", kun la subtitolo "Kurso pri komunikado por indiĝenaj popoloj". Ĝi priskribas la celojn de ID kaj raportas pri la unua kurso kun reprezentantoj de 18 popoloj. Fine de la artikolo Snam Stanley Iko el Papua Nov-Gvineo resumas la filozofion de ID: "Mi kredas ke Esperanto povas konstrui pontojn inter homoj, ĉar la mondo havas lingvoproblemon. Unu parolas tion kaj la alia tion ĉi, sed ni devas lerni kompreni unu la alian kaj la mondon."
UEA fariĝis ĉefa partnero de KAEST 2020, kiu okazos rete (1-4 oktobro)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 906 (2020-09-11)
Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo (1945-2020)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 905 (2020-09-09)
Lasta ŝanco aliĝi kaj spekti la unuan Virtualan Kongreson de Esperanto: ĝis la 20-a de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 904 (2020-09-07)
UN 75-jara: kien nun? Invito al plua diskutado kaj kunplanado en MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 901 (2020-08-17)
Humphrey Tonkin: Honora Prezidanto de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 897 (2020-08-08)