Prof. Humphrey Tonkin gastos en la 11-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 27-an de novembro. La lasta Malferma Tago de la jarmilo estos do okazo audi la pensojn de tiu movada gvidanto kiu dum la pasintaj jardekoj plej elstare markis la historion de UEA.
Sojle de la Malferma Tago pluraj novaj libroj aperos ĉe UEA. Unu el ili sendube furoros dum la Tago kaj ankoraŭ longe poste. Temas pri "Hejma vortaro", kiu registras Esperanto-vortojn de hejmaj aĵoj kaj agoj kun traduko en 13 lingvoj. Dum la Malferma Tago ĝia redaktoro, prof. Jouko Lindstedt, prezentos la novan verkon, kiun la vizitantoj povos aĉeti kun 10-procenta rabato, same kiel ĉiujn aliajn varojn de la libroservo.
Ankaŭ ĉi-foje ne mankos senpaga loterio, bazaro de Esperantaĵoj kaj montrado de vidbendoj. Kafo kaj teo varmos de la 10-a ĝis la 17-a horo.
Humphrey Tonkin: Honora Prezidanto de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 897 (2020-08-08)
La 52-a Malferma Tago okazos virtuale kun koncerto de Kjara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 866 (2020-04-24)
Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)
Malferma Tago la 30-a novembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 824 (2019-09-12)
Klerige kaj klarige ĉe la 50-a Malferma Tago de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 798 (2019-04-26)