Scenoj el multaj lastatempaj UK-oj estis registritaj sur vidbendo, sed plej ofte la autoroj celis ilian montradon al esperantistoj. "Esperanto bunte vivas" estis filmita en la 83-a Universala Kongreso en Montpeliero en aŭgusto 1998, sed ĝia originala franclingva versio estis celita al ne-esperantista publiko.
La filmo baziĝas ĉefe sur intervjuoj kun gekongresanoj el diversaj landoj. Ĝi montras ankaŭ scenojn el la abunda programo de la UK, ekde koridoraj babiloj tra kunsidoj de la UEA-komitato ĝis artaj aranĝoj. Ne-esperantista spektanto ricevas bonan bildon pri la tutmondeco kaj bunteco de la movado kaj kulturo de la vivanta lingvo Esperanto. Por tiu celo la ne-movada firmao Forus Productions trafe elektis ĝuste Universalan Kongreson kiel la medion de la filmo.
La franclingva originalo daŭras 25 minutojn kaj haveblas ĉe Unuiĝo Franca por Esperanto (FRF 135). Laŭ mendo de UEA estis eldonita internacia versio, kun kelkaj aldonaj scenoj. En ĝi la nacilingvaj paroloj estas dublitaj en Esperanto. La 28-minuta Esperanto-versio estas havebla ĉe UEA por EUR 24,60 (plus imposto 17,5% en EU; rabato de 1/3 ekde tri ekz.).
Filmo "Vizito al la Centra Oficejo" libere spektebla
Gazetaraj Komunikoj n-ro 865 (2020-04-22)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 849 (2020-02-17)
UEA 111-jara: Vivanta asocio por vivanta lingvo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 800 (2019-04-28)
La unua numero de Unesko-Kuriero por 2019 (jan-mar) omaĝas la Internacian Jaron de Indiĝenaj Lingvoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 794 (2019-04-10)
Universala Esperanto-Asocio: Mesaĝo al Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko okaze de Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2019
Gazetaraj Komunikoj n-ro 783 (2019-02-20)