Kio ni estas kaj kion ni celas. Komentoj pri la Manifesto de la movado por la internacia lingvo Esperanto. Red. Osmo Buller kaj Renato Corsetti. Ilustrita de Francisco L. Veuthey. Rotterdam: UEA, 1999. ISBN 92 9017 061 1. 24p. 30cm. Prezo: 5,50 eŭroj (triona rabato ekde 3 ekz.).
Tiuj kiuj deziras pliprofundigi siajn konojn pri la sep tezoj de la Manifesto de Prago povas profiti de la nova studkajero Kio ni estas kaj kion ni celas, eldonita de UEA. Ĝia provizora versio estis aĉetebla en la Montpeliera UK. La nova grandformata eldono aperas en alloga grafika aranĝo de Francisco L. Veuthey.
Sep konataj fakuloj kontribuis al la studkajero artikolon pri ĉiu tezo de la Manifesto: Frank Stocker (demokratio), prof. Duncan Charters (transnacia edukado), lingvopedagogo Katalin Smideliusz (pedagogia efikeco), psiĥolingvisto Renato Corsetti (plurlingveco), vicprezidanto de IKEL Uwe Joachim Moritz (lingvaj rajtoj), lingvosociologo Mark Fettes (lingva diverseco), kaj verkisto Spomenka Stimec (homa emancipiĝo). La kajero estas ilustrita ne nur per bildoj kaj aliaj grafikaĵoj, sed ankaŭ per poemoj de William Auld, Marjorie Boulton kaj Ignazio Buttitta. Ĝi enhavas ankaŭ liston de rekomendataj verkoj por plua studado de la traktitaj temoj.
La kajero "Kio ni estas kaj kion ni celas" taŭgas same por memstudado kiel por kluboj kaj konversaciaj rondoj, en kiuj ĝiaj artikoloj povas esti uzataj kiel enkonduka materialo por komuna diskuto.
La aprila-junia numero de Unesko-Kuriero aperas kaj UEA daŭre serĉas sponsorajn organizojn per ĝi
Gazetaraj Komunikoj n-ro 811 (2019-07-15)
Aperis la Dua Bulteno kun servoj (loĝado, ekskursoj, bankedo) por la 104-a UK, Lahtio 2019
Gazetaraj Komunikoj n-ro 784 (2019-02-28)
Aperis nova libro - "Fundamento de la homaj rajtoj"
Gazetaraj Komunikoj n-ro 660 (2016-12-16)
Aperis la aktoj de la Esperantologia Konferenco de la Rejkjavika UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 590 (2015-10-15)
Aperis "Belarta rikolto 2014"
Gazetaraj Komunikoj n-ro 556 (2014-10-14)