Esperantistoj estas denove alvokataj al publika agado por diskonigi la Internacian Lingvon en la Esperanta Ago-Tago, kiun la Estraro de UEA antaŭ kelkaj jaroj fiksis je la unua sabato de oktobro. La ĉi-jara Ago-Tago estos do la 2-a de oktobro.
La Ago-Tago estas bona okazo de publika aktivado por ĉiuj; precipe por kluboj sed ankaŭ por izolitaj unuopuloj. Ĉiu povas tiam aliĝi al komuna tutmonda agado. Konforme al siaj ebloj kaj cirkonstancoj oni mem elektu la plej taŭgan manieron de agado: distribuado de informiloj, ekspozicio aŭ prelego, publika manifestacio aŭ io alia. Se iu alia oktobra tago ial estas pli oportuna, oni rajtas agotagi tiam, same kiel eblas realigi eĉ plurtagan projekton antau, ĉirkaŭ aŭ post la oficiala Ago-Tago.
Sekvindajn ideojn por Ago-Tago prezentas Roberto Resende el Brazilo kaj Henri Masson el Francio:
De la 1-a ĝis la 8-a de oktobro okazos en Brasilia Shopping (la plej luksa butikumcentro de la brazila ĉefurbo Brasilia) Ekspozicio Esperanto, kun 3 komputiloj (disponigitaj de Microtecnica). La vizitantoj povos uzi la programon Info-Esp (kun informoj, vortaro, kurso, Himno), la programon Logus (kiu parolas Esperanton), kaj navigi tra la retpaĝoj de la verkoj de Ziraldo en Esperanto. Samtempe, librovendejo Siciliano havos montro- fenestron nur kun la verkoj de tiu aŭtoro. Sabaton, la 2-an, la 11-jara tradukinto Kristoĉjo deĵoros en la ekspoziciejo kaj aŭtografos siajn tradukaĵojn ("La knabo frenezeta" kaj "Flicts en Esperanto"). Televido montros vidbendojn pri la lanĉoj de tiuj verkoj kaj la kurson "Mazi en Gondolando". Vendredon, la 8-an de oktobro, estos publika provleciono.
(Noto: La libroj "La knabo frenezeta" kaj "Flicts en Esperanto" haveblas ĉe la libroservo de UEA por EUR 9,00 kaj EUR 8,40 respektive.)
Aldone al improvizitaj aŭ jam planitaj lokaj aŭ naciskalaj iniciatoj estus oportune antaŭvidi alian formon de popularigo de la Internacia Lingvo. La avantaĝo estas, ke tiel oni povus pli bone kaj pozitive atentigi amas- komunikilojn pri ĝia ekzisto, kaj la gazetaro pli volonte publikigus tian komunikon dum ĝi verŝajne silentus pri dek- aŭ eĉ cent-kapa manifestacio por Esperanto mem -- aŭ prezentus ĝin moke. Tio estas aparte interesa ankaŭ por grupoj kiuj nenion planis kaj kiuj ne povas mobilizi multe da personoj: sufiĉas unu respondeculo por sendi komuniko(j)n. Kaj ĉio estas jam (preskaŭ) preta! Kadre de la asocioj SAT-Amikaro kaj Esperanto-Vende, mi dissendos franc- lingvan komunikon (vd. tradukon sube) pri Manifesto 2000 fine de septembro. Eblas inspiriĝi de tiu modelo kaj sendi ne nur al amaskomunikiloj sed ankaŭ al organizoj kaj ties organoj. Ĉiu povas traduki kaj adapti ĝin laŭ landaj, regionaj kaj lokaj cirkonstancoj. Estus bone indiki ankaŭ la eblecon subskribi paperan formon de la Manifesto, kaj ankaŭ adreson aŭ indikojn por eventuala kontakto. Por kreskigi la ŝancojn de publikigo, la tuto ne superu 15 liniojn.
Teksto de la komuniko:
Esperanto por disvastigo de la Manifesto 2000
Okaze de la tutmonda Ago-Tago (sabato, 2 oktobro), la asocio [nomo]
vokas la Esperanto-parolantojn diskonigi kaj subskribi la Manifeston 2000
de Unesko, kiu proklamis la jaron 2000 la Internacia Jaro de la Kulturo de
Paco. Verkita de Nobel-premiitoj okaze de la 50-a datreveno de la
Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, tiu ĉi dokumento, por kiu 100
milionoj da subskriboj estas kolektotaj, estos prezentita al la Ĝenerala
Asembleo de UN en septembro 2000. Estas ja plena konformeco inter la celoj
difinitaj en la Manifesto kaj la spirito, kiu ĉiam animis la movadon por
la disvastigo de Esperanto ne nur kiel internacia lingvo sed ankaŭ kiel
faktoro de interkompreniĝo, de konstruaj rilatoj kaj de kunlaboro inter la
popoloj. TTT-ejo, tiucele kreita de Universala Esperanto-Asocio (UEA),
ebligas ricevi subskribojn ĉe
Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 913 (2020-10-23)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto, 2 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 911 (2020-10-02)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Pli Aĝaj Personoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 910 (2020-10-01)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 908 (2020-09-21)
UEA fariĝis ĉefa partnero de KAEST 2020, kiu okazos rete (1-4 oktobro)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 906 (2020-09-11)