En la 85-a UK en Tel-Avivo okazos la 53-a sesio de Internacia Kongresa
Universitato, kie rajtas prelegi universitataj profesoroj aŭ personoj kun
simila kvalifiko. Preleg-proponojn oni prezentu al la sekretario de la
UEA-komisiono pri IKU, prof. d-ro H.M. Maitzen (Endemanngasse 6-18/1/24,
AT-1230 Wien, Aŭstrio; retadr.
La propono enhavu koncizajn prelegresumon (maksimume 200 vortoj) kaj biografion kun persona bibliografio. La prelego laŭeble (ne devige) rilatu al la kongresa temo, "Lingvo kaj la kulturo de paco". La elektitaj prelegantoj ricevos modestan honorarion, sed ne repagon de kostoj. Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Aparte bonvenas junaj kandidatoj kaj unuafojaj IKU-prelegontoj.
Regularon de IKU oni povas peti de UEA. Ĉe la libroservo de UEA haveblas la presita prelegaro de la Berlina IKU-sesio. La kajero, redaktita de Michela Lipari kaj kun 81 grandformataj paĝoj, kostas EUR 7,80.
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la Virtuala Kongreso - MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 893 (2020-07-14)
Alvoko al Kunmanĝado tra la Mondo, la 5-an de aŭgusto, merkredon, 16:00-18:00 UTC
Gazetaraj Komunikoj n-ro 892 (2020-07-13)
Alvoko de UEA por solidareco al esperantistoj en Uvira, D. R. Kongo, per Espero
Gazetaraj Komunikoj n-ro 874 (2020-05-18)