La naŭa Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA, la 28-an de novembro, allogis 150 vizitantojn. Tio estas nova rekordo, kiu multe superas la antaŭan (120). Pro la fizikaj limoj de la domo de UEA la nova rekordo apenaŭ plu estos superebla.
La ĉefa gasto estis Claude Piron, kiu fascinis la aŭskultantojn per du prelegoj pri siaj spertoj i.a. kiel interpretisto, kiuj donis al li, kaj sekve al liaj aŭskultantoj, abunde da argumentoj pri kial Esperanto estas "la bona lingvo". Lusi Harmon, la "patrino" de la vidbenda kurso "Esperanto: pasporto al la tuta mondo", prezentis tiun novan 15-lecionan kurson, de kiu la unuaj kvar lecionoj jam estas aĉeteblaj. La nederlanda kantgrupo Akordo koncertis dufoje dum la tago. Oni povis ankaŭ spekti la nederlandan televidan filmon "La postlasaĵo de D-ro Zamenhof".
Inter la programeroj la gastoj estis regalitaj per viena kafo, kiun donacis Radio Aŭstria Internacia. Ili havis ankaŭ okazon konatiĝi kun William Harmon — kiu, same kiel Claude Piron, ĉi-jare fariĝis Honora Membro de UEA — kaj Michela Lipari, la ĝenerala sekretario de UEA.
La kaso de la Libroservo montris fine de la tago sumon kiun ĝi normale atingas nur dum vigla tago en Universala Kongreso. Temis pri 10 933 gld., kio signifas 55-procentan kreskon kompare kun la antaŭa rekordo de 7041 gld. (aprilo 1998). Plej multe furoris la libroj Bona lingvo kaj Tien de Piron/Valano, la kompakta disko Muzik-pluvo de Akordo kaj la nova UEA-eldonaĵo Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj.
La 52-a Malferma Tago okazos virtuale kun koncerto de Kjara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 866 (2020-04-24)
Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)
Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano en la tuta mondo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 858 (2020-03-29)
2019: nova rekordo ĉe donacoj por UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 850 (2020-02-20)
Malferma Tago la 30-a novembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 824 (2019-09-12)