Kadre de la 81-a UK en Prago en 1996 UEA okazigis simpozion pri la lingva problemo en internaciaj organizaĵoj. La simpozio estis nomita laŭ Nitobe Inazo, iama asista ĝenerala sekretario de Ligo de Nacioj. Li partoprenis la 13-an UK en Prago 75 jarojn pli frue kaj verkis pri siaj impresoj fundan raporton por la Ligo de Nacioj.
UEA ĵus eldonis la prelegojn kaj diskutojn de la Nitobe-simpozio libroforme sub la titolo Al lingva demokratio. La 212-paĝa libro estas redaktita de Mark Fettes kaj Suzanne Bolduc. Inter la aŭtoroj estas konataj lingvopolitikistoj de nia movado kiel M. Fettes, H. Erasmus, H. Tonkin, K. Deguĉi, T. Kobayaŝi, M. La Torre kaj el ekster la movado Y. Peeters, R. Phillipson, T. Skutnabb-Kangas, A. Wynne Jones. M. Busdachin, J. Poth, kaj multaj aliaj. Ili traktas i.a. jenajn temojn:
La kontribuaĵoj aperas en la lingvo en kiuj ili estis originale faritaj: Esperanto, angla aŭ franca. Ili krome estas resumitaj en ĉiuj tri lingvoj. Aparte valora estas la aperigo de la pionira raporto de Nitobe, "Esperanto kaj la lingva demando ĉe la Ligo de Nacioj", ĉar ĝi neniam antaŭe estis publikigita komplete. Prof. Marc van Oostendorp diras pri ĝi en la revuo Esperanto (aprilo 1998): "La raporto havas vere mirinde honestan kaj koncizan tonon. La leganto pensas: se nur pli da internaciaj altranguloj havus tian akran vidon: se nur pli da homoj eldirus en tia simpla sed konciza stilo ke la tradukista robo de la reĝo tamen ne estas tiel bone videbla!"
La libro kostas 22,50 gld. La Libroservo de UEA donas trionan rabaton ĉe aĉeto de minimume tri ekzempleroj.
La aprila-junia numero de Unesko-Kuriero aperas kaj UEA daŭre serĉas sponsorajn organizojn per ĝi
Gazetaraj Komunikoj n-ro 811 (2019-07-15)
Aperis la Dua Bulteno kun servoj (loĝado, ekskursoj, bankedo) por la 104-a UK, Lahtio 2019
Gazetaraj Komunikoj n-ro 784 (2019-02-28)
Aperis nova libro - "Fundamento de la homaj rajtoj"
Gazetaraj Komunikoj n-ro 660 (2016-12-16)
Lingva simpozio traktis la celojn por daŭripova evoluigo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 611 (2016-05-03)
Aperis la aktoj de la Esperantologia Konferenco de la Rejkjavika UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 590 (2015-10-15)