(1) TUTMONDA ESPERANTISTA JUNULARA ORGANIZO (ekde nun en la Statuto: TEJO) estas per tiu ĉi statuto establita kiel asocio.
(2) TEJO havas sian sidejon en Rotterdam, Nederlando.
(3) TEJO estas establita por nedifinita daŭro.
(4) TEJO ne estas profitocela organizo.
(5) TEJO ne disdonas profiton inter siaj membroj.
(6) Kalendaraj aludoj estas interpretendaj laŭ la gregoria kalendaro, kaj la librotena jaro estas de la 1-a de januaro ĝis la 31-a de decembro.
(1) TEJO estas la junulara sekcio de UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO ("UEA"), internacia organizo ekzistanta kun jura personeco laŭ la leĝoj de Nederlando.
La celoj de TEJO estas:
(1) TEJO aplikas en sia agado metodojn, kiuj respondas al la interesoj de la junularo.
(2) La agado de TEJO konsistas precipe el:
(1) TEJO kontraŭas diskriminacion rilate al nacieco, raso, sekso, seksa orientiĝo, handikapeco, religio, politiko, socia deveno kaj lingvo.
(2) TEJO estas sendependa de ĉiu ajn partio.
(3) TEJO estas neŭtrala pri aferoj nerilataj al ĝiaj celoj.
Por la agado de TEJO esencaj kondiĉoj estas:
La sola oficiala lingvo de TEJO estas la internacia lingvo Esperanto tia, kia ĝi estas difini ta de:
(1) TEJO instigas al junaj uzantoj de Esperanto en ĉiu lando formi sin en organizon por aliĝi al TEJO kiel landa sekcio.
(2) La minimumaj kriterioj por landa sekcio estas jenaj:
(3) Krom en esceptaj kazoj, TEJO ne havas pli ol 1 landan sekcion en ĉiu lando. Pri esceptaj kazoj decidas la Komitato.
(1) TEJO instigas al junaj uzantoj de Esperanto, kiuj interesiĝas pri aparta fako, formi sin en organizon por aliĝi al TEJO kiel faka sekcio.
(2) La minimumaj kriterioj por faka sekcio estas jenaj:
(3) Krom en esceptaj kazoj, TEJO ne havas pli ol 1 fakan sekcion por ĉiu fako. Pri esceptaj kazoj decidas la Komitato.
(1) La individuaj membroj estas:
(2) La aligitaj membroj estas:
(3) La asociaj membroj estas la membroj de la unuopaj landaj aŭ fakaj sekcioj:
(4) La Junaj Amikoj de Esperanto estas membroj:
(5) La membreco estas persona kaj ne transdonebla.
(6) La membreco finiĝas:
(7) La Estraro havas la registron de la nomo kaj adresoj de ĉiuj individuaj membroj, de ĉiuj Junaj Amikoj de Esperanto kaj de ĉiuj landaj kaj fakaj sekcioj.
(1) La Patronoj estas tiuj, kiuj kontribuis al la financoj de TEJO laŭ kriterioj de TEJO difinitaj.
(2) La honoritoj estas la Honoraj Prezidantoj kaj Honoraj Membroj elektitaj de TEJO.
(1) Aliĝinta asocio aŭ individua membro, kiu evidente kontraŭlaboras la celojn de TEJO, morale aŭ materie damaĝas ĝin, aŭ ne kontentige plenumas siajn devojn al ĝi aŭ la minimumajn kriteriojn laŭ la ĉapitro 3, povas esti eksigita el TEJO.
(2) Estas kompetentaj la Estraroj de UEA kaj de TEJO kune pri la eksigo de individuaj membroj, kaj la Komitato de TEJO pri la eksigo de aliĝintaj asocioj, patronoj kaj honoritoj de TEJO.3. Individuaj membroj eksigitaj de la Estraroj rajtas apelacii al la Komitato de UEA kaj al la Komitato de TEJO.
(4) Post dujara nemembreco aŭ post nuligo de la eksigdecido fare da la Komitato de TEJO, eksigita asocio rajtas peti permeson denove aliĝi. Pri tio decidas la Komitato de TEJO.
(5) Post dujara nemembreco aŭ post nuligo de la eksigdecido fare da la Komitatoj de TEJO kaj UEA, eksigita individua membro, rajtas peti permeson denove aliĝi. Pri tio decidas la Komitatoj de TEJO kaj UEA.
(1) La ĉefaj organoj estas la Komitato kaj la Estraro.
(2) La Komitato konsistas el:
(3) La Estraro konsistas el maksimume 9 estraranoj, inter kiuj estas la Prezidanto, la Ĝenerala Sekretario, la Kasisto kaj unu ĝis tri Vicprezidantoj.
(4) La estraranoj estas elektitaj por difinita mandato (aŭ malelektitaj) de la komitatanoj A, B, C kaj Ĉ. Detalan proceduron difinas Ĝenerala Reglamento.
(5) La anoj de la ĉefaj organoj aĝas almenaŭ 18 jarojn en la tago en kiu ili estas nomumitaj aŭ elektitaj.
(6) Neniu rajtas esti nomumita aŭ elektita al la ĉefaj organoj, se tiu fariĝos 36-jaraĝa (aŭ pli) dum sia mandato.
(7) Prezidanto ne rajtas ofici dum pli ol du sinsekvaj oficperiodoj kaj je la fino de la dua oficperiodo devas retiriĝi el la prezidanteco por almenaŭ unu oficperiodo.
(8) La voĉdonoj en la ĉefaj organoj povas okazi persone dum kunsidoj aŭ maldumkunside per letero, retpoŝto, aŭ tra ajna alia aktuala komunikadmaniero, ĉu elektronike, ĉu papere, kondiĉe ke la identeco de la sendinto kun sufiĉa sekureco povas esti establita.
(9) Estraraneco povas finiĝi en iu ajn momento:
(1) TEJOn reprezentas la Prezidanto en juraj kaj nejuraj aferoj kaj subskribas la ĉefajn dokumentojn.
(2) La Vicprezidantoj laŭbezone anstataŭas la Prezidanton.
(3) La Estraro povas nomumi reprezentanton, kiu reprezentas TEJOn ene de limoj difinitaj en la nomumo.
(1) La asembleo (ĝenerala membrokunveno) de TEJO estas la kunsido de la Komitato.
(2) La kunsidon de la Komitato kunvokas skribe la Ĝenerala Sekretario de TEJO almenaŭ 28 tagojn antaŭ la komenco de la kunsido.
(3) Ĉiu membro de TEJO elektas sian reprezentanton en la Komitato laŭ demokratia maniero.
(4) La Reglamento de TEJO difinas la proceduron de la elekto de la Komitato.
(1) Se la amendpropono koncernas artikolojn kiuj difinas la rilaton kun UEA, la amendon devas aprobi kaj la Komitato de TEJO kaj la Komitato de UEA.
(2) Aliajn amendojn povas aprobi la Komitato de TEJO, ordinare post konsultado kun la Estraro de UEA.
(3) La Komitato traktas amendon nur se:
(4) Amendpropono estas aprobita de la Komitato nur se:
(1) Pri malfondo de TEJO povas decidi nur la Komitato.
(2) La Komitato traktas proponon pri malfondo de TEJO same kiel proponon pri amendo de la statuto.
(3) Tiun decidon devas akompani starigo de komisiono de likvidantoj. La komisiono de likvidantoj likvidas la kurantajn aferojn de la Asocio, disponigas rimedojn por kovri eventualan deficiton, donas la eventuale restantajn havaĵojn al Universala Esperanto-Asocio, aŭ kaze ke tio neniel eblas, al alia neprofitcela organizo kun similaj celoj, zorgas pri la libroj kaj arĥivoj de la malfondita TEJO. La malfondo devas sekvi la priskribojn de la unua Titolo de la dua Libro de la nederlanda Civila Kodo.