La Komisiono de Rondo Familia estas la instanco de UEA kiu respondecas
pri Esperanto-familioj, t.e. pri esperantistoj, kiuj uzas la lingvon ĉiutage
en siaj familiaj rilatoj.
La Komisiono de Rondo Familia celas unuavice subteni la uzon de Esperanto
en la ĉiutaga vivo kiel familia lingvo. Ĝi krome celas subteni
la poresperantan agadon de homoj en la meza generacio.
Por atingi tiujn celojn, la Komisiono :
a. tenas rilatojn kun reto de esperantistoj, kiuj mem uzas Esperanton
kiel familian lingvon kaj deziras interkontaktiĝi kaj kulabori;
b. organizas Familiajn Renkontiĝojn en diversaj mondopartoj;
c. eldonas informilojn kaj materialojn por la membroj de la reto;
ĉ. kolektas kaj administras financajn rimedojn por tiuj celoj.
Iu ajn familia paro aŭ grupo, kiu regule uzas Esperanton inter
si, povas membriĝi en la reto de Rondo Familia. Membroj ricevas la
bultenon de Rondo Familia laŭ kondiĉoj fiksitaj de la Komisiono.
La Komisiono de Rondo Familia konsistas el 3 ĝis 7 homoj, nomitaj
de la Estraro de UEA. Normale estas nomitaj tiuj personoj, kiujn elektas
la membroj de la reto de Rondo Familia en perpoŝta baloto, kaj kies
nomojn laŭorde komunikas al la Estraro la eliranta Komisiono. La Komisiono
elektas kunordiganton el inter siaj anoj, kiu respondecas pri ĝenerala
kunordigado kaj pri la rilatoj kun la Estraro kaj Centra Oficejo de UEA.
Ankaŭ pri la cetera taskodivido decidas la Komisiono mem.
La Komisiono rajtas komisii difinitajn taskojn al aliaj personoj, sed
mem portas la respondecon pri tia agado antaŭ la Estraro kaj Komitato
de UEA.
La Komisiono raportas pri sia agado al la Estraro de UEA je la fino
de ĉiu kalendara jaro, tiel ke aktualaj kaj precizaj informoj pri tiu
agado povu aperi en la estrara raporto de UEA pri la koncerna jaro. Ankaŭ
dum la jaro ĝi tenas la Estraron ĝisdata pri gravaj evoluoj.
La oficperiodo de la Komisionanoj estas tri jaroj, konforme al la Ĝenerala
Regularo de UEA. Ĉiu Komisionano povas esti renomita sen limigo.
La oficiala sidejo de la Komisiono kaj reto de Rondo Familia estas la
Centra Oficejo de UEA, kvankam la Komisionanoj rajtas uzi aliajn oficejojn
por la plenumo de siaj taskoj.
La Estraro de UEA rajtas postuli en iu ajn momento klarigojn aŭ
raportojn pri la agado kaj elspezoj de la Komisiono. Ĝi krome rajtas
nomi unu el siaj membroj kiel observanton en la kunsidoj de la Komisiono.