La teksto estas valida ekde la dato de oficiala akcepto fare de la Komitato de UEA.
(1) La Regularo pri TEJO celas doni organizan kadron, ene de kiu la junulara sekcio de UEA povas decidi kaj labori pri sia propra agado kun plena aŭtonomeco. Per tio la Komitato de UEA agnoskas la gravecon de la junularo por la agado de UEA en monda skalo, kaj la bezonon trovi organizajn formojn kiuj ebligas al tiu junularo disvolvi siajn specifajn interesojn kaj kapablojn.
(2) Ĉi tiu regularo estu interpretata en spirito de glata kaj efika kunlaboro inter TEJO kaj UEA, respektante la tradiciojn, strukturojn kaj celojn de ambaŭ organizoj.
(1) La Regularo de UEA pri TEJO konsistas el tri Elementoj: ĉi tiu Enkonduko, la Statuto de TEJO, kaj la Regularo pri kunlaboro inter UEA kaj TEJO.
(2) Ĉiu elemento de la Regularo pri TEJO havas memstaran valoron kaj proprajn numeritajn ĉapitrojn.
(1) La Statuto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo priskribas la bazajn trajtojn de la organizo: tiajn, kiaj necesus por ĝia laŭjura organizo sur memstara bazo
(2) La Statuto povas esti amendita sole kiel preskribite en ĝia ĉapitro “Statutŝanĝoj”.
(1) La Regularo pri kunlaboro inter UEA kaj TEJO difinas la funkcian rilaton inter la du organizoj, inkluzive de ambaŭdirektaj servoj, respondecoj, kaj formoj de kunlaboro kaj subteno.
(2) La Regularo povas esti amendita sole kiel preskribite en ĝia tiurilata ĉapitro.