La eldonserio “Oriento-Okcidento” estis starigita kiel kontribuo al la Programo de Unesko por Reciproka Studo kaj Aprezado de Kulturoj (antaŭe: Granda Projekto pri la Reciproka Aprezado de Orientaj kaj Okcidentaj Kulturaj Valoroj, 1956-1966).
En la serio aperas verkoj aparte gravaj kaj reprezentaj de la nacilingvaj literaturoj de diversaj landoj en la Okcidento kaj Oriento.
Diversaj eldonejoj kontribuas iom post iom al la Serio; ĉiu eldonas nur unu aŭ plurajn librojn laŭ siaj bontrovo, eblecoj kaj financa respondeco.
Ĝis januaro 2021 aperis 58 numeritaj kaj 3 sennumeraj volumoj. (Kompletan liston de aperintaj volumoj eblas vidi en: https://eo.wikipedia.org/wiki/Serio_Oriento-Okcidento)
La verkojn aprobas por la Serio la Estraro de UEA laŭ la propono de la koncerna eldonejo.
UEA ne havas financan respondecon.