La Ĝenerala Sekretario, kune kun la laŭbezona helpo de la CO mastrumas la sistemon pri reta voĉdono.
Proponojn por voĉdonado rajtas iniciati la estraro. Unuopa komitatano aŭ komisionano rajtas proponi voĉdonigon, se la propono havas minimume du apogantojn. Oni sendas proponojn al la Ĝenerala Sekretario kaj la Prezidanto, kiuj post konsultiĝo iniciatas voĉdonon, krom se la propono estas kontraŭstatuta.
Proponoj, por kiuj estas postulata sekreta voĉdonado estas voĉdoneblaj rete nur se la teknika sistemo garantias sekretecon. Reta prisondado, en kiu oni petas esprimon de preferoj ne kalkuliĝas kiel voĉdono.
Voĉdonadon organizas la Ĝenerala Sekretario aŭ la Prezidanto de la Asocio, kiu prezentas precize formulitan voĉdonproponon sekvatan de la elekteblaj voĉdonesprimoj. Eventuala detaligo pri la kialoj kaj sekvoj de la voĉdono estas prezentita aparte de la propono mem.
La debata fazo ĝenerale daŭras inter 7 kaj 14 tagojn, sed la estraro escepte povas fiksi alian periodon. La estraro rajtas plilongigi la debatan fazon okaze de vigla debatado. La propono povas esti sendita al pli da homoj ol estas voĉdonrajtaj; por ke ili povu kontribui al la debato. Dum la debatado oni respektas (r)etiketon kaj la unikan kulturan diversecon de la partoprenantoj. La Ĝenerala Sekretario aŭ la Prezidanto de la Asocio aŭ ties anstataŭanto mastrumas la debatadon.
Se en la debata fazo aperas proponoj modifi la proponitan tekston, la mastrumanto de la debato voĉdonigas tiujn proponojn.
Okaze de retaj voĉdonadoj ekster komitatkunsidoj, la voĉdona fazo daŭras minimume 9 tagojn. La estraro povas plilongigi la voĉdonan fazon. Aliro al voĉdonado estas limigita al komitatanoj (ne anstataŭantoj).
Okaze de retaj voĉdonadoj dum retaj komitatkunsidoj, la daŭro de la voĉdona fazo estas difinita de la kunsidestro. Aliro al la voĉdonado estas limigita al la komitatanoj kaj anstataŭantoj kiuj partoprenas la kunsidon, kondiĉe ke ties identeco povas esti certigita kun sufiĉa sekureco.
Konforme al paragrafo 10(2) de la Komitata Regularo, eblas postuli sekretan voĉdonadon.
Ĉe reta voĉdonado la voĉdoninto ricevas konfirmon pri la farita voĉdono. Dum la voĉdona fazo ne aperas informoj pri la stato de la voĉdonado - informo pri la voĉdonintaj komitatanoj tamen ne estas sekreta.
Aliaj informoj pri la voĉdonado videbliĝas nur post la fino de tiu fazo. La Ĝenerala Sekretario anoncas la rezulton al la komitatanoj, kune kun la listoj de la komitatanoj voĉdonintaj kaj - escepte de sekretaj voĉdonoj - de la esprimitaj voĉoj.
Ĉiun retan voĉdonadon devas partopreni minimume 50% de la voĉdonrajtaj komitatanoj por havi validan decidon. Se tiel okazas, validas paragrafo 13 de la Komitata Regularo rilate al decidoj.
Propono por la Komitata Kunsido de UEA en Buenos Aires
Martin Schäffer
Ĝenerala Sekretario de UEA
Tecamac, Meksiko, 11-07-2014
Reviziita fare de komitata komisiono konsistanta el Sebastian Kirf, Francesco Maurelli, Stefan
MacGill, Brian Moon, Johannes Mueller, Orlando Raola
Buenos Aires, 28-07-2014
Akceptita de la Komitato de UEA, 02-08-2014
Reviziita fare de komitata komisiono konsistanta el Michael Boris Mandirola, Guy Matte, Francesco Maurelli, Barbara Pietrzak
Seulo, 2017-07-23
Akceptita de la Komitato de UEA, 28-07-2017
La 6-a paragrafo estis amendita de la Komitato de UEA, 08-08-2020