1. La premio Grégoire Maertens celas premii esperantistajn organizaĵojn aŭ individuojn, kiuj per siaj realigoj grave kontribuis kaj plukontribuos al la evoluigo de la Esperanto-movado.
2. Decidojn pri la premiotaj organizaĵoj aŭ individuoj faras aparta komisiono konsistanta el ĉiuj eksaj prezidantoj de UEA, kiuj deziras tiel roli [nun: Mark Fettes, Probal Dasgupta, John Wells, Humphrey Tonkin kaj Renato Corsetti]. La komisiono rajtas alelekti pliajn eksajn estraranojn de UEA kiel membrojn, laŭ sia bontrovo. La deĵorperiodo de tiuj alelektitaj komisionanoj daŭras tri jarojn kaj estas renovigebla de la ceteraj komisionanoj.
3. La komisiono rajtas nomumi sekretarion por administri la premion kunlabore kun la familio.
4. La premio konsistas el aparta diplomo prefere subskribita de la deĵoranta prezidanto de UEA kaj el monsumo liverita de Fondaĵo Grégoire Maertens.
5. La Fondaĵo Grégoire Maertens konsistas el sumo donacita de la familio Maertens plus aldonaj sumoj donacataj de subtenantoj ĝenerale. Inter la respondecoj de la komisiono estas varbado de donacoj al la fondaĵo por daŭrigi la premion.
6. Principe la komisiono aljuĝas unu premion jare, je valoro de 1000 eŭroj. En difinita jaro ĝi tamen rajtas altigi aŭ malaltigi tiun sumon.
7. La premio ne estas en si mem donaco al la premiito, sed subvencio por la Esperanto-laboro aŭ rilata laboro de la premiito, do la premio samtempe agnoskos jamajn atingojn de la premiito kaj donos rimedojn por estonta simila agado – ĝi kombinos atingojn kaj estontan agadon, pro kio la komisiono povas difini la manieron kaj la kondiĉojn laŭ kiuj la premio estu transdonita. Artikolo pri la aljuĝo de la premio aperos en la revuo de UEA.
8. Komence de ĉiu jaro la komisiono alvokas al prezentado de kandidatigoj. La kandidatigoj, kun taŭga subtena materialo atingu la sekretarion de la komisiono ĝis la 30-a de septembro de la koncerna jaro utiligante la retadreson indikotan. La komisionanoj rajtas mem proponi kandidatojn.
9. Fina decido estu farata ĝustatempe por laŭeble anonci la nomon de la premiito la 1-an de januaro de la sekva jaro.