La Fondaĵo Antoni Grabowski celas subteni la tutmondan Esperantan kulturon per premioj kaj subvencioj, precipe por originala kaj tradukita beletro, kaj per kuraĝigo de junaj verkistoj kaj artistoj. Ĝi ne rajtas esti uzata por aliaj celoj.
Por aljuĝo de premioj menciitaj en art. 4 kaj por decido pri la subvencioj menciitaj en art. 5 servas aparta Juĝkomisiono nomumita de la Estraro de Universala Esperanto-Asocio (UEA). La Juĝkomisiono konsistas el tri membroj, el kiuj unu servas kiel prezidanto kaj unu kiel sekretario. Ĉiu membro havas anstataŭanton nomumitan laŭ la sama proceduro. La mandato de la Juĝkomisiono daŭras tri jarojn kaj konformiĝas al la aliaj elektoj en UEA.
Laŭ la volo de la Fondinto, Adamo Paŭlo Goralski Pawlikovski, UEA investas la kapitalon de la Fondaĵo en banko je kiel eble plej alta rentumo kaj administras la Fondaĵon kontraŭ repago de kostoj. La kapitalo de la Fondaĵo ne estas konsista parto de la ĉiutagaj financaj rimedoj de UEA sed formas apartan librotenan konton, uzatan nur laŭ la preskriboj de ĉi tiu regularo. Superrigardo pri la evoluo de la Fondaĵo aperas ĉiujare en la financa raporto de UEA. Laŭ la deziro de la Fondinto, la oficiala monunuo de la Fondaĵo estas la usona dolaro. Moninvestoj laŭeble estu farataj en tiu valuto.
Ĉiujare el la kapitalo de la Fondaĵo estas prenata la sumo de maksimume US$ 1150 por aljuĝo de unu ĝis tri premioj; pri ties alteco decidas la juĝkomisiono. La plej alta premio ne estu pli alta ol US$1000. Se parto de la disponeblaj monrimedoj ne estas uzita, la koncerna sumo restas en la Fondaĵo.
Post subtraho de eventualaj administraj kostoj, ĉu de la CO de UEA, ĉu de la Juĝkomisiono (pere de la CO), la rento estas uzata ĉiujare jene:
La Juĝkomisiono devas:
La Juĝkomisiono rajtas:
La prezidanto de la Juĝkomisiono respondecas pri la efektivigo de la juĝlaboro de la tuta komisiono. La sekretario zorgas pri la diskonigo de la Fondaĵo, anoncado pri konkursoj kaj premioj kaj ĉiujara raporto pri la laboro de la komisiono, kiu estu sendita, post aprobo de la prezidanto, al la Estraro de UEA ene de 4 monatoj post la fino de la laborjaro, en la jaroj kiam okazas aljuĝo de premioj. La raporto inkluzivas informon pri la nombro de tiuj, kiuj profitis el la donaco al la konto “Partoprenu UK” laŭ preskribo de art. 5.
La origina versio de tiu ĉi regularo aperis en februaro 1983 en la revuo Esperanto. La Estraro de UEA en januaro 2018 modernigis la regularon, interpretante kaj respektante la volon de la Fondinto. La nuna regularo ekvalidas post decido de la Estraro de UEA kaj subskribo de ĉi tiu regularo fare de la Prezidanto.