Ĉiu subvenci-peto estos juĝata surbaze de la ĉi-sekvaj elementoj
- avantaĝo por la Esperanto-movado.
Kvankam avantaĝoj povas esti rektaj (pli da Esperanto-parolantoj, difinita verko eldonita, ktp.) kaj nerektaj (konsciigo de la publiko pri lingvaj problemoj), estas evidente ke la rektaj kaj mezureblaj avantaĝoj estos preferataj.
- Plenum-kapablo fare de la subvenci-petanta instanco aŭ individuo.
Kvankam la plenumo povas esti antaŭvidata kiel kolektiva laboro de difinitaj homoj/instancoj, estas evidente ke petoj fare de organize stabila grupo havos prioritaton.
- Financa kunpartopreno de la subvenciotoj.
Kvankam ne ekzistas fiksa regulo pri financado de parto de la projekto fare de la petanto, estas evidente ke projektoj kunfinancataj ricevos prioritaton.
- Financa/administra respondeco.
Kvankam ne ekzistas fiksa regulo pri la formo de la financa/administra organiziĝo de la petonto, estas evidente ke projektoj prezentataj de instancoj aŭ individuoj, kiuj povas doni garantiojn pri repago de la ricevotaj sumoj, en kazo de neplenumo, ricevos prioritaton.