Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
La 109-a UK

Aruŝo — Tanzanio

3 — 10 de aŭgusto 2024
La 109-a UK
tekokongresaj rezolucioj → uk-rezolucioj
REZOLUCIO
de la 109-a Universala Kongreso
de Esperanto en Aruŝo

La 854 kongresanoj de la 109-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), venintaj el 65 landoj al Aruŝo, Tanzanio, inter la 3-a kaj 10-a de aŭgusto 2024, traktis la temon "Lingvo, homo kaj medio por pli bona mondo". La partoprenantoj de la kongreso ne nur diskutis la temon, sed samtempe prezentis modelon por pli bona mondo, en kiu homoj el multaj diversaj landoj povas pace kunvivi kaj interkomuniki sen tradukistoj per la internacia lingvo Esperanto, kiun ĉiuj kongresanoj parolas.

Kun ĝojo la partoprenantoj konstatas, ke tiu unua Universala Kongreso en Afriko plene sukcesis. Ĝi pruvis, ke en Afriko la movado por neŭtrala internacia lingvo, nome Esperanto, estas vigla; ke ĝi aktivas en multaj landoj de la afrika kontinento; kaj ke la afrikaj esperantistoj liveras valoran kontribuon al la universaleco de la tutmonda Esperanto-movado. Kun sama ĝojo la partoprenantoj observas, ke multaj junaj homoj en afrikaj landoj lernas Esperanton en kursoj kaj ke en multaj afrikaj landoj estas planite organizi pli da kursoj por ebligi al pli da homoj personajn internaciajn kontaktojn per Esperanto.

La kongresanoj alvokas al ĉiuj homoj protekti la medion, ĉar sana medio estas antaŭkondiĉo por atingi la celon konstrui pli bonan mondon. Ili alvokas al ĉiuj homoj de la tero konsideri utiligi dum vojaĝoj transportilojn, kiuj konsumas malpli da energio, prefere el daŭripovaj fontoj kiel suno aŭ vento, kaj kunlabori por kompensi la emision de forcejaj gasoj, kiam ankoraŭ ne eblas tion eviti.

La kongresanoj konstatas kun kontento, ke la svahila lingvo funkcias kiel supernacia lingvo, kiu ebligas kontaktojn inter loĝantoj de pluraj ŝtatoj en Orient-Afrika Komunumo (OAK) sen bezono uzi lingvon de iamaj koloniaj imperioj. Ankaŭ ĉiuj aliaj afrikaj lingvoj meritas subtenon kaj necesas agnoski la lingvajn rajtojn de ties parolantoj, aparte en baza edukado, koresponde kun la rekomendoj de Unesko. Tio estas bazo por paco, por pli bona mondo.

Por tutmonda interkompreniĝo necesas komuna neŭtrala internacia lingvo, kiun ĉiu homo povu paroli apud sia gepatra lingvo. La kongresanoj konstatas kun ĝojo kaj fiero, ke ankaŭ en tiu ĉi kongreso evidentiĝas, ke Esperanto plene taŭgas por tiu celo.

tekokongresaj rezolucioj → uk-rezolucioj
Supren
UEA, 2026