REZOLUCIO
de la 99-a Universala Kongreso
de Esperanto en Bonaero
Ni, 706 partoprenantoj en la 99-a Universala Kongreso de Esperanto,
venintaj el 57 landoj de ĉiuj mondopartoj al Bonaero, Argentino,
Diskutinte en pluraj sesioj pri la temo Ĉu la nepoj nin benos? Streboj
al daŭripova estonteco;
Konstatinte,
ke Esperanto reprezentas plene aktualan strebadon, kun evidentaj ligoj al
aliaj esencaj agadoj kadre de la nuntempaj tutmondigaj tendencoj,
ke la celado al sanaj, dauripovaj socioj, bazitaj sur paco, justeco,
demokratio kaj ekonomio servanta al la homoj kun respekto al la
vivosubtenaj sistemoj de la naturo, kongruas al la interkultura solidareco
kiu ĉiam motivis la Esperanto-movadon,
kaj ke en la diversaj aliroj al daŭripovo ofte mankas sufiĉa atento al la
ligo inter la lingvaj demandoj kaj aliaj esencaj agadoj, kio donas al ni la
taskon daŭre kaj pli efike labori tiukampe;
Alvokas
ĉiujn subtenantojn de Esperanto fari ĉion eblan por plenumi nian apartan
rolon kiel movado por justa, konscia multlingvismo, kaj viciĝi inter la
diversaj sociaj movadoj por interkultura kaj kontraŭdiskriminacia edukado,
homaj rajtoj, naturprotektado, popola klerigado, rimedosparaj vivstiloj kaj
aliaj;
Deklaras,
ke la valoroj necesaj al la konstruado de daŭripova monda socio estas
kernaj valoroj de nia movado, ĉar mondo, en kiu Esperanto daŭre havos
sencon, estos mondo, kiu ekonomie kaj ekologie, politike kaj kulture,
konservas diversecon, pacon kaj justecon.