Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
La 95-a UK

Havano — Kubo

17 — 24 de julio 2010
La 95-a UK
tekokongresaj rezolucioj → uk-rezolucioj
REZOLUCIO
de la 95-a Universala Kongreso
de Esperanto en Havano

La 95a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Havano (Kubo) kun 1001 partoprenantoj el 59 landoj,

Konsiderante, ke Unuiĝintaj Nacioj deklaris la jaron 2010 jaro de interproksimigo de kulturoj,

konstatas

  • ke la diverseco de kulturoj en la mondo grave kontribuas al la riĉeco de la homaro,
  • ke jam dum 123 jaroj Esperanto kiel neŭtrala lingvo helpas konstrui pontojn inter popoloj kaj kulturoj, kaj
  • ke la Universalaj Kongresoj de Esperanto, kunigante homojn el plej diversaj landoj tra la mondo, mem atestas tiun kapablon konstrui pontojn,
  • Deklaras la deziron de Esperanto-parolantoj kunagi kun Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko por stimuli komprenemon inter popoloj kaj samtempe protekti la identecon de ĉiuj homgrupoj, kaj

    invitas Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon plene eluzi siajn rilatojn kun Universala Esperanto-Asocio por plej efike realigi siajn celojn.

    tekokongresaj rezolucioj → uk-rezolucioj
 
Supren
UEA, 2026