La 94-a UK Bjalistoko — Pollando 25 de julio — 1 de aŭgusto 2009 | ![]() |
La 94-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Bjalistoko de 25a de julio ĝis 1a de aŭgusto 2009, kun partopreno de preskaŭ 2000 homoj el 63 landoj en la jaro de la 150-a datreveno de la naskiĝo de la kreinto de Esperanto, Lazar Ludwik Zamenhof, kaj samtempe en la Internacia Jaro de Akordiĝo proklamita de Unuiĝintaj Nacioj,
diskutinte la kongresan temon "Krei pacan ponton inter la popoloj: Zamenhof hodiaŭ", kaj studinte kun aparta atento la vivon kaj verkojn de Zamenhof,
notinte la fakton, ke la urbo kaj regiono de Bjalistoko pli kaj pli rekonas la escepte gravan rolon, kiun Zamenhof ludis kaj daŭre ludas kiel monde rekonata figuro en la morala evoluo de la homaro,
konsciante, ke tiu rekono konkretiĝis interalie en la malfermo de Centro Zamenhof fare de la urbaj aŭtoritatoj de Bjalistoko, kaj en propono, ke la Bjalistoka Universitato ricevu la nomon Zamenhof;
memorigante, ke okaze de la 100-a datreveno de la naskiĝo de Lazar Ludwik Zamenhof Unesko rekonis lin kiel unu el la grandaj personecoj de la mondo, kaj ke tra la jaroj venis multaj similaj rekonoj pri la meritoj de Zamenhof kiel granda monda pensulo,
kaj gratulante Unuiĝintajn Naciojn pro ĝiaj iniciatoj rilate al la ideo de akordiĝo, tiel esenca en mondo kiun dividas malakordoj pro antaŭjuĝoj kaj manko de toleremo,
konstatas, ke