
en Berlino, Germanujo, de la 31-a de julio ĝis la 7-a de aŭgusto 1999, kun 2712 partoprenantoj el 65 landoj;
pri la temo "Tutmondiĝo – ŝancoj por paco?";
ke la celo de la Internacia Lingvo Esperanto ekde la plej fruaj tempoj estas liveri al la mondo egalecan formon de komunikado, kiu konservas la etnajn lingvojn por ties utiligo interne de la diversaj regionoj, nacioj kaj etnoj, kaj per tio certigas eblon de egaleca partopreno por ĉiuj popoloj en la tutmondiĝa procezo, kaj samtempe ŝirmas la kulturan multkolorecon de nia terglobo;
la aktualan, ĉiam pli rapidan disvolviĝon de la tutmondiĝo, kiu tamen realiĝas laŭ modelo, kiu kuntrenas la elĉerpon de la naturaj rimedoj de nia planedo, tio estas de nia heredaĵo al la postaj generacioj, kaj kiu alprenas en multaj rilatoj la formon de super-regado fare de la plej prosperaj landoj de la mondo, kaj sekve elvokas la fortiĝon de naciismo kaj apartiĝemo multloke, kio siavice endanĝerigas pacon;