Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Por la politiko de Esperanto
Esperanto-Dokumentoj, n-ro 34E (1997)
de Andrea Chiti-Batelli
El la franca esperantigis Umberto Broccatelli

Enhavo

ANTAŬPAROLO

Pacifism is not enough [pacismo ne sufiĉas], titoliĝas fama eseo de Lord Lothian, kiu konsistigas unu el la brevieroj de tiuj kiuj hodiaŭ batalas por Eŭropa Federacio (kaj por tutmonda Federacio morgaŭ). "Pacismo ne sufiĉas", ĉar necesas ke tiu sento fariĝu institucio, fariĝu ŝtato, igu vertebrohava la ideon, memorigu ke paco estas konsekvenco de la ordo kaj la leĝo, ke tiuj ĉi antaŭsupozas ŝtaton super­naciaran, kiu ĝin esprimu kaj certigu respektadon al ĝi.

Nu, simila koncepto estas je la bazo de tiu ĉi mia eseo. La facileco, la neŭtraleco, la funkcikapablo de Esperanto kiel ilo de internacia komunikado, is not enough [ne sufiĉas]. Ankaŭ tie ĉi la ideo devas "fariĝi ŝtato". La faktoj de lingva dominado estas politikaj faktoj, ili havas sian radikon en politika potenco. Tiel sukcesis, en la antikveco, la latina lingvo. Se Esperanto ne sukcesos trovi sian ...Romian Imperion, malfacile ĝi povos esti io pli ol nobla utopio rapide estingiĝonta, same kiel iuj planto- kaj bestospecioj. Tiuj ĉi estas minacataj en sia ekzistado fare de poluado, de progresiva detruado de la verda spaco kaj de ilia vivmedio. Esperanto kaj la esperantistoj estos pelataj al la estingiĝo fare de la rapida plena sukceso de la angla lingvo kiel universala lingua franca [internacie uzata komunika lingvo] (kia ĝi ĉiam pli estas, fakte, jam hodiaŭ): sukceso, kiu je difinita momento fariĝos neinversigebla, ĉar tiam la kostoj de transiro al Esperanto montriĝos tiel pezaj, ke eĉ malvolonte ĉiuj devos fine adaptiĝi al situacio, kiun estos neeviteble rekoni kiel senalternativan.

Tio signifas ke la tempo jam laboras kontraŭ Esperanto, ke la jaroj je ĝia dispono estas jam nombritaj. Federate or perish [federiĝi aŭ perei] estas alia slogano de la eŭropaj federistoj de antaŭ 50 aŭ 60 jaroj. "Iĝi ŝtato aŭ perei" estas la hodiaŭa imperativo por Esperanto, pro la kialoj, kiujn mi klopodos klarigi en la sekvontaj paĝoj. Tio estas perspektivo, strategia linio, pensmaniero, kiuj estis ĝis nun tute fremdaj al la esperantistoj, perditaj en la iluzio ke la Internacia Lingvo pli aŭ malpli frue sukcesos mem per siaj internaj ecoj, kiujn iom post iom ĉiuj rekonos. Se oni ne transpasos tiun ĉi iluzion, tiam Esperanto, mi ripetas, spertos rapidan, definitivan dekadencon. Motus in fine velocior [moviĝo ĉe la fino pli rapidas].


La sekvanta teksto (kiu origine havis la titolon Lingvo, nacia identeco, kultura aŭtonomio. Politikaj aspektoj de la rajto je la lingvo kaj je la aŭtoktoneco) estis prezentita ĉe la 5-a Konferenco de la Internacia Akademio de Lingva Juro (Kubo, 22-27 aprilo 1996) dediĉita al la temo "Juro, Lingvo kaj Aŭtoktoneco". Ĝi direktiĝas do al internacia publiko, ĉar la koncerna Akademio ĉeestas en ĉiuj kontinentoj. Se mi devintus turni min — kiel pli ofte okazas al mi — nur al eŭropanoj, mi estus aldoninta tion, kion mi diros en la fina Postparolo por eŭropanoj.

UNUA PARTO

La senelirejo: la ezoko kaj la ŝarko

As sociedades a que se nega o diálogo — comunicação — e, em seu lugar, se lhes ofrecem "comunicados", resultantes de compulsão ou "doação", se fazem preponderantemente "mudas".
[La socioj, al kiuj oni neas la dialogon — la "komunikadon" — kaj anstataŭe oni proponas "komu­nikaĵojn", altruditajn aŭ "konceditajn", fariĝas plejmulte "mutaj".] (Paolo Freire, Educação como prática da libertade)
¿Callaremos ahora para llorar después?
[Ĉu ni silentos nun por plori poste?]
(Rubén Darío)

La riskoj de "lingvovorado" minacantaj la etnajn grupojn...

Ĝis nun la atento de la fakuloj pri "lingva juro" koncentriĝis sur la danĝerojn, kiuj rekte minacas la "senŝtatajn" etnojn kaj minoritatojn. Ili multfoje montris la striktajn interligojn ekzistantajn inter lingvo kaj kulturo, kaj ke la protekto de la idiomoj de tiuj grupoj estas do conditio sine qua non [nemalhavebla kondiĉo] ankaŭ por la gardado de ties "identeco" kaj de ties way of life1 [vivmaniero]. Ili aldonis ke ĝuste la fakto, ke tiuj estas senigitaj je reala politika potenco, kaj estas minoritato sine de ŝtato havanta kiel oficialan lingvon (kaj kulturon) alian idiomon, estas la baza kaŭzo de ties sento de forfremdiĝo.2 Ili konkludis ke nur reala politika memstareco, provizita je reala sendependeco en la kampoj financa kaj buĝeta, povas renversi la nunan tendencon irantan al progresiva estingiĝo de tiuj lingvoj.3 Kaj ili precizigis, ke tio eblos danke al federacia organizo de la ŝtato, kiu ilin regas:4 sola rimedo por garantii en daŭra maniero la reviviĝon, kiun la etnoj kaj la mikronacioj hodiaŭ spertas pli-malpli ĉie en la mondo, kaj precipe en Eŭropo,5 alikaze kondamnitan esti nur efemera (kaj memdetrua, kiel en Jugoslavio), ĉar la plena sendependeco kaj "suvereneco" de tiuj mikronacioj estas nur tromplogilo.6

Ĉar tiu ĉi aspekto de la problemo estas, kiel mi diris, la plej bone konata, mi limigas min je tiuj ĉi konsideroj.

. . . kaj la novaj danĝeroj kiuj minacas ankaŭ la dominantajn lingvojn

La fakuloj, kontraŭe, tute preteratentis alian aspekton de la problemo, pri kiu temas tiu ĉi referaĵo. Ili koncentris sian atenton sur la, por tiel diri, "nacian ezokon" (t.e. la francan, kiu "voras" la bretonan aŭ la alzacan; la hispanan kiu endanĝerigas la eŭskan kaj la galegan, ktp); kaj ili ne rimarkis, malantaŭ tiu "nacia ezoko", "internacian ŝarkon" eĉ pli danĝeran, kiu estas ekvoranta la unujn kaj la aliajn, same minoritatajn lingvojn dominatajn kiel "ŝtatajn" idiomojn dominantajn. Tiu ŝarko estas la angla.

Tiu ĉi aserto povas ŝajni troigita nur al tiu, kiu ne prikalkulas la jenon: a) objektivajn kialojn, kiuj puŝas al la progresiva sukceso de la angla kiel lingua franca de la planedo; b) instruojn de la historio pri la efikoj samtempe "lingvo­voraj" kaj "etnodetruaj" (t.e. detruaj ne nur por la lingvoj sed ankaŭ por la kulturoj) de vivanta idiomo levita al la rango de universala helplingvo;7 c) la karakteron diakronan de ĉiu historia fenomeno, t.e. ĝiajn kvantajn, eĉ kvalitajn, ŝanĝiĝojn dum la tempo. Tiujn ĉi tri punktojn ni nun alpaŝos.

La "kialoj" de la angla, koloniiga idiomo ...

La duobla danĝero, kiun ni ĵus substrekis, estas serioza, ĉar la postulo je ununura lingvo por la internacia komunikado estas samtempe granda, profunda, kaj pli kaj pli premanta.

Tiu postulo estas granda, ĉar ĝi etendiĝas al ĉiuj terenoj: ekde la plej malalta nivelo (turismo, gastlaboristoj), ĝis la meza (komerco, aertrafiko) kaj la plej altaj niveloj (internaciaj kompanioj, tutmonda financo, scienco). Tiu postulo estas profunda, ĉar ekzistas terenoj (ekz. la scienca esplorado), en kiuj ununura helplingvo estas nepra kondiĉo de la rapideco kaj multflankeco de la komu­nikado, absolute necesaj por eviti malfruojn kaj duoblajn klopodojn, kaj ankaŭ por certigi la plej rapidan progreson de la scienco, danke al ties universala "tra­videbleco". Fine, ĝi estas kreskanta, ĉar ni vivas en mondo pli kaj pli integrita, sine de kiu la internacia komunikado estas pli kaj pli intensa kaj kie, kon­sekvence, la ŝparoj kaj avantaĝoj realigeblaj (kaj la perdoj evititaj) danke al uzado de ununura lingvo estos pli kaj pli konsiderindaj.

Tio estas la kialo, pro kiu la danĝero estas kvalite malsama ol fenomenoj kiel la "francigo" de la eŭropaj lingvoj en la 18-a jarcento, kaj ĝi pli kaj pli similas al la progresiva forviŝado de la dialektoj, kiujn la naciaj lingvoj ĉiutage pli kaj pli ekskludas el la kultura, literatura, scienca komunikado: tiu ekskludo estas la antaŭĉambro de estingiĝo.

Ne estas do tempo perdebla: se oni ne alvenas nun al trovo de solvo alternativa rilate al la angla; se oni ne havos sufiĉe fortan volon por realigi tian alternativon, kaj se, fine, ne ekzistos politika potenco, kiu ebligu al tiu solvo sukcesi, tiam la definitiva — kaj jam neinversigebla — venko de la angla lingvo estos jam demando de nur kelkaj jardekoj, kun la konsekvencoj, kiujn ni ĵus indikis.

... kaj la riskoj, kiujn ĝi kuntrenas. La instruoj de la historio

Necesas insisti pri tiuj konsekvencoj, tro ofte minimumigitaj. La ruinigoj fare de la angla, kiam ĝi estos definitive establiĝinta en sia rolo de universala lingua franca, estos grandegaj. La ekzemplo de la latina lingvo estas, de tiu ĉi vidpunkto, decidiga. Samtempe portanto de literatura kaj scienca kulturo dominanta, kaj lingvo de politika potenco siavice dominanta, la latina detruis in radice [ĝisradike] ĉiujn lingvojn kaj kulturojn de la antikva Eŭropo, ekde la Iberia Duoninsulo ĝis Dacio, inkluzive de la lingvo kaj kulturo de popolo tiel civilizita kaj progresinta, kia estis la etruska popolo. La angla, la franca, la hispana, la portugala havis la samajn detruajn efikojn en la du Amerikoj. Estas do certe, ke la angla produktos, ĉu oni tion volas ĉu ne volas, la samajn rezultojn. Ĉu oni devas akcepti kaj rezignacii pri estonta malapero de ĉiuj ceteraj lingvoj kaj vivmanieroj?

La "diakroneco"

Tia prognozo, mi ripetas, povas ŝajni bizara, ja eĉ "paranoja" (tiel ĝin difinis franca aŭtoro8). Tio signifus tamen, unuflanke, forgesi la "akceliĝon de la historio" (ŝuldatan esence, en nia kazo, al la rapidega evoluo de la amas­komunikiloj) kaj, aliflanke, ne konscii pri la kvantaj kaj kvalitaj modifoj, okazantaj dum la tempo, ĝenerale de la historiaj fenomenoj kaj aparte de la lingvaj.

Kiu estus pensinta, je la momento kiam Julio Cezaro konkeris Gaŭlion, pri malapero de la gaŭla lingvo? Tamen ... gutta cavat lapidem ["eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan"], kaj la gaŭla formortis. Estis bezonataj tiam, por neniigi ĝin, pluraj jarcentoj. Hodiaŭ la ritmo estas tre pli rapida, kaj ĉiam pli rapida, precipe sub la influo de la amaskomunikiloj. La nuntempa sorto de la dialektoj — necesas insisti pri tio — antaŭbildigas la sorton, kiun morgaŭ spertos, siavice, la grandaj naciaj lingvoj.

Plue: Kiu povintus antaŭvidi la ozontruon komence de nia jarcento, kiam nur la unuaj aŭtomobiloj kaj la unuaj aviadiloj ekaperis, dum la elektrizo de la planedo estis ridinde malgranda kompare al ĝiaj nuntempaj dimensioj? Simila antaŭvido estintus tiam same juĝata kiel "paranoja". Kaj tamen la ozontruo jen estas. Oni devas do sin devigi "pensi la nepenseblan", por citi la titolon de libro de antaŭ tridek jaroj pri la konsekvencoj de atombomba milito.9 Kaj fakte iuj — kvankam rari nantes in gurgite vasto ["raraj naĝantoj en vasta maro"] — komencas fari tion.10

Fortegan helpon por nin konvinki pri tio, "ke la estonteco jam komenciĝis", liveras al ni duobla konstato, kiu unuavide — sed tute malprave — povas ŝajni de neglektinda graveco. La bibliografioj, kiujn oni legas en la lasta­tempaj sciencaj libroj kaj artikoloj — koncernantaj iun ajn fakon kaj verkitaj en iu ajn lingvo — citas jam nur ekskluzive verkojn anglalingvajn, kaj precipe usonajn (dum la esceptoj estas pli kaj pli maloftaj); la ceteraj popoloj — tute ignorataj — do pli kaj pli aspektas kvazaŭ ... malkleruloj, kvazaŭ Naturvölker [primitivaj popoloj], same kiel pigmeoj, steatopuguloj aŭ aŭstraliaj aborigenoj: ili aspektas, ĉiukaze, kvazaŭ science neglektebla kvanto, pri kiu ne valoras la peno zorgi, ĉar ĉio esenca estas jam entenata en la usona "Korano". (Tio ĉi estas laŭvorte kaj centprocente vera pri la verkoj eldonataj en Usono, sed estas ĉiutage pli kaj pli vera eĉ pri la verkoj alilande eldonataj).

Paralele la grandaj datenbankoj, kaj ne nur en Usono, enstokigas nur la anglalingvajn informojn: morgaŭ do la historio (kaj per ĝi la tuta kulturo, en la plej vasta senco de la vorto) estos konceptata ekskluzive surbaze de tio, kion oni konservis kaj skribis en tiu ĉi lingvo. Kiom koncernas la ceteraĵon, do nin: ... vae victis! [ve al la venkitoj!]

Jen du faktoj tute nerimarkataj — kaj tial escalofriantes [frost-ektremigaj], kiel oni dirus en la hispana, ĉefe kaŭze de ilia senreaga akceptateco, kvazaŭ afero memkomprenebla, fare de la tutmonda scienca komunumo.

La angla, lingvo maltaŭga por la rolo de universala "lingua franca"

La tute lasta argumento, kiu konsilas serĉi solvon alternativan al la angla, estas la fakto, ke tiu ĉi lingvo estas aparte maltaŭga, eĉ pli ol aliaj idiomoj, por la internacia komunikado (inter la plej disvastigitaj "okcidentaj" lingvoj la malplej maltaŭga, laŭ la lingvistoj, estas la hispana11). La angla, efektive, ne nur havas komune kun la ceteraj etnaj lingvoj la malfacilaĵojn, malregulaĵojn, mallogikaĵojn proprajn al tiuj, sed plie ĝi havas komplikan kaj absurdan ortografion; dudekon da vokaloj, kiuj igas ĝin malbone komprenebla (malvirto pligrandigita de ĝia forta unusilabeco); la riĉeco je idiomaĵoj; la manko, fine, de standard pronunciation [norma prononcado], kiu estos morgaŭ tre malutila al la unuformeco de la angla lingvo fariĝinta universala lingvo. Kaj tiuj ĉi malavantaĝoj estas tre pli gravaj ol la modestaj avantaĝoj de relative facila gramatiko.12

Konkludoj de la unua parto

La konkludoj de tiu ĉi pars destruens [parto detruanta] disvolviĝas laŭ tri punktoj:

  • la prezo de la solvo "anglalingva" estas tro alta (la "lingvovorado" kaj la "etnodetruo");
  • la ludo kandelon ne valoras (ekzistas neniu garantio, ke tia lingvo, levite al la rango de lingua franca tutplaneda, konservos sian unuformecon);
  • la malegaleco de kondiĉoj kaj de startpunktoj, kiun tia solvo kuntrenos, aspektas neakceptebla kaj kontraŭa al ĉiu demokratia principo (dominantaj kaj favorataj popoloj, parolantaj la anglan kiel denaskan lingvon, kaj dominataj kaj malfavorataj popoloj, devigataj lerni ĝin). Hegemonia efiko tiom pli kon­damninda ke ĝi estas destinita, rebus sic stantibus [ĉe senŝanĝa situacio], pligrandiĝi, en malvirta cirklo: kiel oni dirus en la itala, chi dòmina nòmina kaj chi nòmina dòmina ["ordonanto-nomdonanto" kaj "nomdonanto-ordonanto "]; tio signifas: politika hegemonio altrudas sian lingvon kaj tiu ĉi altrudo plifortigas tiun hegemonion: interalie generante la "ideologion", laŭ kiu la dominanta lingvo prave okupas sian rangon, ne kaŭze de la dominado plenumata de la hegemonia(j) lando(j), sed danke al sia beleco, sia perfekteco, sia simpleco, sia pli granda esprimkapablo. Tute falsa ideologio, certe, sed bonfide kredata de pluraj — kaj malbonfide vivtenata de la lingvodidaktikistoj, tute submetataj al la angla.13

Oni devas do trovi alternativan solvon: kiun?

DUA PARTO

Ĉu al alternativa solvo? Politika strategio por la morgaŭo...

Denove la instruoj de la historio: la avantaĝoj de lingvo "mortinta" (t.e. ne-etna)

Ni transiru al la pars construens [parto konstrua]. Denove al la historio oni devas sin turni por trovi elirejon. Kaj denove la latina lingvo sugestas al ni solvon. Tiu lingvo, eĉ post la falo de la Romia Imperio, plu estis, dum preskaŭ mil jaroj, la sola lingvo de internacia komunikado de la kulturo, de la filozofio, de la scienco kaj — last but not least [laste sed ne plej malgrave] — de la eklezio. Kaj tamen tiu ĉi idiomo:

  • ĉesinte esti denaska lingvo de dominanta popolo kaj oficiala lingvo de "super-grandulo" de la antikveco, tute perdis la tiaman kapablon lingvovoran kaj etnodetruan: la latinidaj idiomoj povis libere disvolviĝi dum la tuta daŭro de la Mezepoko.
  • defalinte al la rango de "mortinta lingvo" (do, ĉi-sence, "artefarita", ĉar neniu plu lernis ĝin de la buŝoj de siaj gepatroj), la latino ne plu evoluis: gramatiko, morfologio, sintakso restis senŝanĝaj, en la versoj de Africa de Petrarko same kiel en la prozo de Ethica de Spinozo, aŭ en la enciklikoj de la papo.

La solvo: lingvo planita

Estas do "mortinta" lingvo tio, kio konsistigas la solvon ebligantan gardi la lingvan plurecon, tamen certigante — kiom eble — la unuecon, la klarecon kaj la unuformecon en la tempodaŭro de la internacia komunikado. Kaj se tiu ĉi lingvo estas planita — t.e. cele elpensita kaj ellaborita ĝuste por esti simpla, senescepta, tre facile lernebla —, tiam ĝi aldonas do al la supre menciitaj avantaĝoj (kaj al la avantaĝo meti ĉiujn sur ebenon de egaleco), la aldonan valoron redukti ĝis minimumo la penojn kaj tempojn bezonatajn por posedi ĝin; tiel samtempe reduktante la maljustecojn kaj malegalecojn ekzistantajn inter la pli riĉaj klasoj (kies infanoj estas la solaj povantaj efektive ellerni la anglan) kaj ĉiuj ceteraj: tiu fakto provizas al la unuaj — same kiel al la angle parolantaj popoloj — avantaĝon (kaj kiom gravan!), kiun oni povus neniel pravigi.

Kaj tio ne estas ĉio: Esperanto, konsistante — estas vere — el vortoj pruntitaj precipe el la franca kaj el aliaj lingvoj hindeŭropaj, sed havante strukturon, kiu alproksimigas ĝin al la lingvoj aglutinaj kaj izolaj, tiel forigas, kiom eble, la malegalecojn inter la popoloj parolantaj ĉi-lastajn lingvojn kaj la okcidentaj popoloj parolantaj fleksiajn lingvojn: ĉiuj troviĝas, almenaŭ principe, sur ebeno de egaleco, kiam ili studas la lingvon de Zamenhof.14

Kial Esperanto

Mi rezignas tie ĉi demonstri la sekvantajn tezojn:

  • Esperanto estas la sola planlingvo hic et nunc [ĉi tie kaj nun] uzopreta;
  • tio ŝuldiĝas al la fakto, ke ĝi ekzistas jam pli ol unu jarcenton kaj ĝi jam disponas imponan aron da tekstoj beletraj, sciencaj ktp;
  • tia vivopovo pruvas per faktoj ke la ecoj de Esperanto — ĝia fleks­ebleco, ĝia kapablo esprimi la plej malgrandajn nuancojn de la abstrakta penso, same kiel la plej intimajn sentojn — estas egalaj, eĉ superaj al tiuj de la etnaj lingvoj;
  • ĉiuj obĵetoj, kiuj pridubas aŭ neas ĉion ĉi, ŝuldiĝas aŭ al nescio aŭ al antaŭjuĝo, aŭ al ambaŭ kune.15

    Mi referencas, por disvolvo de tiuj ĉi tri punktoj, al la bibliografio, kiun mi donis en franclingva libro,16 kaj ĉefe al aliaj verkoj, kiujn mi indikas en noto.17 Ili ĉiuj estas nemalhaveblaj por, interalie, refuti la romantikan kaj historiisman obĵeton — samtempe idealisman kaj marksisman — laŭ kiu "inventita" lingvo laŭdifine malkapablas esprimi la komplekse riĉajn pensojn kaj sentojn de la homa animo. Unu jarcento da Esperanto pruvas la malon; kaj, kiel diris Disraeli, you cannot fight against facts: they don’t mind at all [ne eblas batali kontraŭ faktoj: ili ja tute ne zorgas pri tio].

La politika antaŭkondiĉo

Se oni devas debati pri Esperanto kiel batalilo kontraŭ la lingva koloniado, necesas vidi, de kiuj politikaj fenomenoj Esperanto povas esti la lingva flanko.

(L.-J. Calvet, en Journées d’études sur l’Espéranto [actes], Université de Paris VIII, 1983).

Mi deziras aliflanke insisti pri tro ofte neglektata temo. Ĉiuj pozitivaj ecoj antaŭ nelonge ĉi tie detalitaj, kiujn oni devas agnoski al la lingvo de Zamenhof, konsistigas nur la antaŭkondiĉon — necesan sed ne sufiĉan — por ĝia sukceso: ĉar lingvo sukcesas sin firmigi kiel internacia lingvo, nur se ĝi havas malantaŭ si politikan potencon, analogan al tiu, kiun disponas la angla. La latino, en la Eŭropo de la antikveco, okupis sian lokon ne danke al la eleganteco de la prozo de Cicerono aŭ al la beleco de la versoj de Vergilio, sed certe ja danke al la forto de la romiaj legioj, de la romia juro, de la arkitektoj kaj inĝenieroj de Romo. Same estas por la angla, kiu apogas sin sur la potenco de Usono (kaj de la aliaj anglalingvaj landoj, en la kvin kontinentoj). Kontraŭe, ne estas tiel por Esperanto: kaj la fakto ke la esperantistoj komplete preteratentas tiun ĉi politikan antaŭkondiĉon — bronzan leĝon de socilingvistiko — pravigas, almenaŭ parte, la indiferentecon kaj la ironion, kun kiuj la plej granda parto de la "intelektularo", same kiel de la publika opinio, konsideras — aŭ, pli ĝuste, ignoras — iliajn sugestojn, destinitajn eterne resti wishful thinking [ideoj misformitaj de oniaj deziroj].

"Kiom da divizioj havas la papo?", demandis Stalino, forgesante ke la papo disponas, almenaŭ, je morala aŭtoritato, kiu donas al li internaciajn pezon kaj aŭtoritaton nekontesteblajn, sendepende de la juĝoj, kiujn pri tiu ĉi fakto oni volas doni. Nu, Esperanto malhavas ankaŭ tian influon, kaj do ĝi ne havas, ĉe senŝanĝa situacio, eĉ minimuman ŝancon eksigi la anglan. Ĝiaj facileco, racieco, celtaŭgeco konsistigas certe gravan atuton, eĉ kondiĉon necesan, sed tute ne sufiĉan: kaj la ignorado, fare de la esperantistoj, de tiel elementa veraĵo neniam estos sufiĉe kondamnita.18

Necesas do forlasi sen bedaŭro tiun ĉi "utopian esperantismon" — la solan ekzistantan — kiu kondukas nenien, kaj anstataŭigi ĝin per kreenda "scienca esperantismo". Louis-Jean Calvet, per siaj vortoj cititaj en la moto, indikas al ni la distingan koncepton kaj la nepre necesan elpaŝon: kiel doni al tiu ĉi idiomo la forton, la propulsilon kapablan "enorbitigi" ĝin — aŭ, mallonge dirite, kiel havigi al ĝi la apogon de politika potenco kapabla kontraŭbatali la grandegajn interesojn, kiuj pelas la anglan al ĝia definitiva venko? That is the question [tio estas la demando].

La eŭropa hipotezo...

La aŭtoro de tiu ĉi referaĵo — italo kaj konvinkita porbatalanto de la movado por federacia unueco de Eŭropo — ĉiam defendis la tezon ke, se oni atingos realiĝon de Eŭropa Federacio, tiu ĉi:

  • unuflanke disponos je la samtempe politika kaj kultura povo kapabla nuligi la distancon, kiu nuntempe avantaĝas la anglan, igante ĝin, rebus sic stantibus [ĉe senŝanĝa situacio], senalternativa;
  • aliflanke tia Eŭropa Unio necese favoros Esperanton pro sia "interna ŝtata racio" kaj pro sia "ekstera ŝtata racio" samtempe. Interna ŝtata racio: la oficiala federacia lingvo, ĉiukaze nepre necesa, devos garantii egalecon inter la grandaj lingvoj de la Unio kaj samtempe plifaciligi la defendon kaj la progresigon de la minoritataj lingvoj. Ekstera ŝtata racio: postulo liberigi Eŭropon — kaj danke al ĝia ekzemplo la reston de la mondo — el la hegemonio de la angla kaj el tiu de la ŝtatoj parolantaj tiun lingvon.19

... kaj la "tutplaneda" hipotezo

Sed tia strategio restas tiu de eŭropano, kia mi estas. Je tutplaneda nivelo eble alia strategio estas imagebla, precipe fare de tiuj, kiuj estas malpli skeptikaj ol mi pri la kapabloj kaj la estontaj ebloj de la Unuiĝintaj Nacioj, aŭ prefere fare de tiuj kiuj konfidas al la agado de unu el la novaj grandaj potencoj, kiuj karakterizos la 21-an jarcenton, kiel Ĉinio (kie — ni rimarku tion preterpase — Esperanto estas sufiĉe aprezata, kaj kie oni publikigas, en tiu ĉi lingvo, gravan revuon, El Popola Ĉinio), aŭ al analoga agado de aliaj kontinentaj unuiĝoj, kies kreiĝo estas dezirinda ankaŭ ekster Eŭropo (kaj kies intereso je universala lingvo ne "koloniisma" ankaŭ estos elstara). Tia kreiĝo estas dezirinda, mi diris, ĉar la veraĵo estanta je la bazo de la eŭropa federismo — "unueco faras forton" — estas des pli vera ekster la Malnova Kontinento kaj por la malpli prosperaj landoj. La sendependeco, politika same kiel lingva, atingeblas fakte, por tiuj landoj pere de grandaj plurŝtataj federacioj (kiuj estos, interalie, necesa etapo por alveni, en pli fora estonteco, ĝis tutmonda registaro, kies nemal­haveblajn pilierojn tiuj unuiĝoj konsistigos). La resto estas nur utopio: oni ne povas atingi la lunon per aerostato.

TRIA PARTO

... kaj lingva taktiko por la tuja agado

La "metodo de Paderborn"

Ĝis nun mi parolis pri la politika strategio, kiu sole povas ebligi definitive protekti plurlingvecon, de Eŭropo same kiel de la planedo. Ekzistas tamen lingva taktiko malpli ambicia kaj, por tiel diri, provizora, sed kiun oni povas — kaj do oni devas — tuj alstrebi. Ĝi estas tio, kion mi nomas la "metodo de Paderborn".

La Instituto de Kibernetiko de la Universitato de tiu urbo — kaj precipe ĝia direktoro, Prof. Helmar Frank — definitive pruvis, per la matematika rigoreco de la scienco kiun ili praktikas, tion, kion aliaj studantoj estis jam rimarkintaj. La naturo logika, simpla kaj klara de Esperanto igas tiun ĉi idiomon iaspeca decimala sistemo de la lingvoj: ĉar ambaŭ, la Zamenhofa lingvo kaj la decimala sistemo — estas inspiritaj de la sama principo de racieco, simpligo, minimuma fortostreĉo.

Oni do komprenas tion, kio unuavide povas ŝajni paradoksa: la lernantoj, kiuj studas dum du jaroj Esperanton, akiras bazajn lingvokonojn tiajn, ke, se ili dediĉas sin dum la du postaj jaroj al la studado de etna lingvo (ekz. la angla), ili povas atingi, kaj poste preterpasi, aliajn lernantojn samaĝajn jam studintajn la anglan ekde la unua jaro. Esperanto estas do propedeŭtika ilo fundamente grava por pli bone kaj pli rapide ellerni la aliajn lingvojn: la silentado — totala — de la lingvodidaktikistoj pri tiu ĉi temo estas nur konfirmo aldona, kaj forta, pri ilia malscienca spirito, pri ilia antaŭopinio, pri ilia submetiteco al la lingvo de la "mastro".

Nu, tial ke nek la publika opinio, nek la establishments [regantaj grupoj] de la diversaj landoj estas jam pretaj akcepti Esperanton kiel celon (nome kiel internacian lingua franca), Frank proponas uzi ĝin provizore kiel ilon, nome kiel rimedon por lerni etnan lingvon. Se oni alvenus al ĝeneraligo de adopto de tiu metodo, oni helpus ne nur plibonigon de la lernado de la lingvoj, sed ankaŭ disvastigon de la scio de Esperanto, kio igus poste tre pli facila ties adoptiĝon ankaŭ kiel celo.

Efektive, dum niaj lingvoj havas kiel ĉefan malamikon la anglan, Esperanto havas eĉ pli danĝeran malamikon: la malamikecon — larĝe disvastiĝintan kaj nutritan per nesciado — kontraŭ planita lingvo; tiu ĉi antaŭjuĝo konsistigas alianciton de la angla eĉ pli timindan ol la insida servemo de la lingvo­didaktikistoj. Al forigo de tiu ĉi malamikeco la "metodo de Paderborn" povos forte helpi.

Graveco de la metodo de Paderborn

Mi limigas min, koncerne al la temo de tiu ĉi tria parto, je tio, kion mi ĵus diris, referencante ankoraŭfoje la aŭtorojn, kiujn mi citas en noto.20

Restas ĉiam la fakto, ke la temo "Paderborn" postulus apartan atenton (kiu estis al ĝi tute — kaj tre malprave — neata) fare de ĉiuj, kiuj interesiĝas ne nur pri pedagogio, pri lingvodidaktiko kaj pri taksoscienco, sed ankaŭ pri lerneja kaj instruada politiko — kaj, tute unue, pri eŭropa kaj internacia edukado.

Mi bedaŭras, ke mi ne povas pli vaste disvolvi tiun ĉi punkton, sed mi deziras almenaŭ insisti pri ĝia graveco.

Kontraŭ amasa plurlingveco

Al la Paderborna temo kunligiĝas tiu pri la lingvopolitiko sekvata hodiaŭ de la plejmulto de la ŝtatoj same kiel de la fakuloj (kaj laŭdegata de la Konsilio de Eŭropo same kiel de Unesko): tiu de plurlingveco.

Ne necesas esti granda klerulo por kompreni, ke tia politiko — certe valida por la estontaj elitoj — estas samtempe nerealigebla kaj nesufiĉa je la nivelo de la amasoj (en kies sino, eĉ en Eŭropo — ni ne forgesu tion — la nombro de la analfabetoj restas rimarkinda). Sed estas ankoraŭfoje bedaŭrinde, ne povi dediĉi al tiu ĉi temo ion pli ol ĉi tiujn magrajn konsiderojn.21

KONKLUDO

Kontraŭ la "kultura Ĉernobilo", por lingva demokratio

Dum Romae consulitur, Saguntum expugnatur.
[Dum en Romo oni diskutas, Sagunto konkeriĝas.]

Mi resumas: Ĉio ŝajnas konfirmi la profetecon de la versoj, kiujn Rubén Darío verkis komence de tiu ĉi jarcento, en sia poemo "Los cisnes" [La cignoj]:

¿Seremos entregados a los bárbaros fieros?
¿Tantos millones de hombres hablaremos inglés?
¿No hay más nobles hidalgos ni bravos caballeros?
¿Callaremos ahora para llorar después?

[Ĉu ni estos liveritaj al la barbaroj fieraj?
Ĉu, tiom da milionoj da homoj, ni parolos angle?
Ĉu ne plu estas noblaj nobelidoj, nek bravaj kavaliroj?
Ĉu ni silentos nun por plori poste?]

Fakte ne estas troigo aserti, ke ni spertas tutplanedan fenomenon de "lingva poluado", analogan al la pli konata fenomeno de poluado de grundo, de aero, de akvo: ambaŭ progresas per pli kaj pli kreskanta rapideco, ĝis tio, ke minacas unu la pluvivadon mem de la homaro, la viveblecon de la tero; la alia niajn lingvojn kaj nian identecon kulturan kaj homan.

Morgaŭ estos tro malfrue por lukti favore al la protektado de animalaj aŭ vegetaĵaj specioj jam malaperintaj. Same estas en nia kazo: temas, efektive, pri la pluvivado mem de la lingvoj (kaj de la kulturoj) aliaj ol la angla. La tempo de la prokrastoj kaj de la senfruktaj diskutoj estas do forpasinta.

Mi ripetas do ĉe la fino tion, kion mi diris ĉe la komenco: la scienca ellaborado, per la jura doktrino, de konceptado sistema, ĉiam pli profunda kaj kompleta, de la rajto je la lingvo, je la kultura identeco, je la aŭtoktoneco, tio estas certe esenca. Sed se oni ne sukcesas preventi la riskojn de lingvovorado kaj de etnodetruo, fatale ligitajn al la progresiva sukceso de la angla, tia ellaborado estos tute neutila, ĉar la objekto mem de tiu studo intertempe estos malaperinta. Antea vivere, deinde philosophari [unue vivi, poste filozofi].

La memkontraŭdiroj, kiujn ni elvokis, kaj la proponita politika solvo ne konsistigas do "flankaĵon", akcesoran kaj marĝenan elementon rilate al la doktrino de la rajtoj de la homoj pri la lingvo: tia solvo estas ne nur esenca, sed nepre antaŭkondiĉa. La fakto ke tiu ĉi "necesa antaŭkondiĉo" estas ignorata kaj obskurigata de ĉiuj, devus esti por ni aldona instigo por dediĉi nin al forigo de tiu ĉi manko, samtempe en la ordo et connexio idearum [ordo kaj inter­konekto de la ideoj] kaj en la ordo et connexio rerum [ordo kaj interkonekto de la aĵoj].

La necesa politika antaŭkondiĉo kiel jura argumento

Eĉ pli: la necesa politika antaŭkondiĉo, pri kiu mi parolas (nome la prioritata postulo je supernaciara potenco kapabla garantii, per la antaŭenigo de planita lingua franca, la pluvivadon de ĉiuj idiomoj, al kiuj tiam oni povos certigi egalrajtecon), havas ankaŭ precizan juran signifon. Mi ankoraŭfoje insistas, finante, pri tiu ĉi punkto, kiu ŝajnas al mi fundamenta, per la jena konsidero. La juristoj, kiuj ellaboras la doktrinon pri la "rajto je la lingvo" — precipe de la etnaj grupoj — klopodas forigi tion, kion ni, uzante la titolon de verko de Emmanuel, povus nomi "malegala interrilato" inter naciaj kaj "ŝtataj" lingvoj unuflanke kaj "senŝtataj" idiomoj aliflanke.22 Nun tiu sama "malegala interrilato" retroviĝas en la rilato inter la angla kaj la ceteraj naciaj lingvoj, kun la samaj manifestiĝoj de hegemonio, de ekspluatado, de "etnodetrua" efiko, distordantaj ĉian egalecon favore al daŭra interrilato de submetiĝo, kiu havas konsekvencojn atingantajn multon pli ol la lingvan kaj kulturan kampon.23 Eĉ el la vidpunkto de la juro do, ĝuste tiu ĉi funda malegaleco favore al la angla — aktiva jam en la tuta mondo kaj je longa tempolimo la plej timinda — estas tio, kion oni devas ĉefe forigi. Tiel estos savita, je tutplaneda nivelo, la "grand­lingva" plureco, kio ebligos paralele pristudi la vojojn kaj la rimedojn necesajn por protekti ankaŭ la plurecon "malgrandlingvan", forigante ĉiujn aliajn mal­egalecojn, ofte tre gravajn, inter pli aŭ malpli favorataj lingvoj, ankoraŭ ekzistantajn je nacia aŭ regiona nivelo.

Jen plia kialo, kaj decidiga, por transiri tiun obskurigon, kiun mi denuncis, por rekoni, fine, la realaĵon — kaj agi, tuj kaj ĉiunivele, antaŭ ol estos tro malfrue.

POSTPAROLO POR EŬROPANOJ

Kiel mi diris komence, la antaŭa teksto estis verkita por la 5-a Konferenco de la Internacia Akademio de Lingva Juro, okazinta en Kubo en aprilo 1996.

Se mi devus paroli al eŭropanoj — kaj aparte al francoj, kiuj ĝenerale tre deziras ke la rolo kaj la rango de ilia lingvo estu gardataj en la mondo — mi kompletigus la argumentojn disvolvitajn en la antaŭaj paĝoj pli forte emfazante:

  1. La iluzion ke eblas, por tiel diri, digi la anglan, tamen ne kontestante ĝian rangon de universala lingua franca: nome ke oni povus "limigi ĝian rolon al tiu de nur instrumenta lingvo, ĉe la nivelo de la internacia informado".24 Ĝuste tiu ĉi "instrumenta" rolo estas la kaŭzo de ĝia lingvovoreco.
  2. La falsecon de la solvo de tiuj, kiuj — viktimoj de analoga iluzio — proponas ke la angla restu planeda helplingvo, sed ke la franca estu helplingvo de Eŭropo.25 La ne-france parolantaj eŭropaj popoloj, tiel devigitaj ellerni du lingvojn, estus eĉ pli malavantaĝataj: proponi tian solvon estas do la plej certa maniero por peli ilin definitive aliĝi — manke de io pli bona — al la partianoj de la angla.
  3. La fundamentan valoron de la federacia unueco de Eŭropo, politika potenco nepre necesa por ebligi solvon alternativan al la angla — t.e. planitan lingvon — proponatan en tiuj ĉi paĝoj; jen plia argumento — kaj tre valida — favore al tia unuiĝo, argumento kiun federistoj tro ofte preteratentis.
  4. La fakton, ke tiu ĉi solvo estas sugestita, eĉ altrudita, fare de duobla postulo, tiu de la racieco de la utiligataj rimedoj kaj tiu de la egaleco inter ĉiuj popoloj, ĉar ĝi anstataŭigas la rajton de la forto per la forto de la jura rajto kaj la neperfektaĵojn de la naturo per la rimedoj de la pripensado kaj de la scienco. Tiu ĉi solvo estas do duoble harmonia kun la federisma konceptado: same el la vidpunkto de abstrakta racio kiel el tiu de etiko; same rilate la bezonojn de la scienca esplorado kiel koncerne la konkretajn necesojn de la internacia komu­nikado.
RESUMO
  1. Ellaborado, fare de la jura scienco, de doktrino pri la rajto je la lingvo kaj je la aŭtoktoneco pravigas sin nur kondiĉe ke plureco de lingvoj kaj de kulturoj ekzistas. Nu, ĝuste tio estas duoble endanĝerigita hodiaŭ. Unuflanke la lingvoj kiuj disponas je politika potenco (la grandaj naciaj lingvoj) minacas per estingiĝo la lingvojn de la minoritatoj kaj de la etnaj grupoj, nome la "senŝtatajn lingvojn". Aliflanke la angla, en favora pozicio por fariĝi universala linguafranca, siavice minacas, kaj same grave, la naciajn lingvojn mem.
  2. La unua danĝero estas konata, studata kaj, iagrade, kontraŭbatalata: oni rekonas ĝian fundamentan kaŭzon, kiu estas politika; oni proponas redukti kaj, se eble, forigi ĝin pere de atribuo al la etnaj grupoj de vasta aŭtonomeco — kultura, buĝeta, politika —; oni sugestas, tiucele, "internan federaciigon" de la nacia ŝtato.

    La dua danĝero, kontraŭe, estas strange subtaksata kaj ignorata. Jam vere estas do tempo ke oni ekpripensu pri ĝiaj eblaj konsekvencoj (kaj pri la rimedoj por preventi ilin): t.e. nenio malpli ol malapero de ĉiuj lingvoj (kaj kulturoj) favore al la sola dominanta lingvo (kaj kulturo): la angla.

  3. Tia prognozo povas, unuavide, ŝajni troigita. Sed oni rapide ŝanĝas sian opinion, se oni konsideras la jenajn tri faktojn:
    • Unue: la historio pruvas ke la latina (cetere same kiel la lingvoj de la koloniantoj en la du Amerikoj) detruis ĝisradike, en la daŭro de la jarcentoj, la aŭtoktonajn lingvojn de la tuta Eŭropo, ekde la Ibera duoninsulo ĝis Dacio, inkluzive de la lingvo (kaj kulturo) de civilizita kaj progresinta popolo, kia estis la Etruskoj. La lingvovora efiko de imperia lingvo ne plu bezonas do pruvojn.
    • Due: la amaskomunikiloj kaj la ĉiam pli striktaj, oftaj, masivaj interrilatoj inter la diversaj landoj de la planedo estigos en kelkaj jardekoj la ŝanĝojn kaj forviŝojn de lingvoj kaj de kulturoj, kiuj en la antikveco okazis en la daŭro de jarcentoj (kaj kiujn jam konas la "senŝtataj" lingvoj). La akceliĝo de la historio modifas la historiajn fenomenojn, laŭlonge de la jaroj, ne nur kvante, sed ankaŭ kvalite: la danĝeroj de poluado de la grundo, de la akvo, de la atmosfero — praktike neekzistantaj komence de la jarcento — jen estas por tion pruvi. La ekologia katastrofo nin minacanta riskas do esti akompanata de "lingvokatastrofo".
    • Trie: la kreskanta postulo je unusola helplingvo (postulo pli kaj pli premanta je ĉiuj niveloj — ekde la plej simpla, kiel turismo, ĝis la plej altaj, kiel scienca esplorado) ne lasas alternativojn, ĉe senŝanĝa situacio, al la triumfo de la angla. Estas do samtempe racie malĝusta kaj morale kondamninda la volo ignori la konsekvencojn samtempe "lingvovorajn" kaj "etnodetruajn" de tiu ĉi tendenco, kaj ne studi jam nun solvon malpli "traŭmatan" (por nin esprimi per eŭfemismo).
  4. Tiu alternativa solvo devas esti ekzamenata: a) unue en siaj abstraktaj konturoj; b) due, en sia konkreta ebleco.
    • La historio de latino montras ke tiu ĉi lingvo (post kiam ĝi ĉesis esti la lingvo de imperio kaj de popolo dominantaj la mondon, kaj ne plu estis — tio ĉi estas fundamente grava — gepatra lingvo por iu ajn) ĉesis efiki lingvovore: la latina plu estis, dum la tuta Mezepoko, la sola lingvo de la scienco, de la kulturo, de la eklezio, kaj tamen ne malhelpis la liberan floradon de la latinidaj lingvoj. Oni devas dedukti de tio ke la sola ne lingvovora lingvo estas lingvo "mortinta": do — hodiaŭ kaj por niaj celoj — "planlingvo" kiel Esperanto. Mi konsideras tie ĉi pruvita la fakton, ke la lingvo de Zamenhof reale posedas la ecojn, kiujn ĝiaj adeptoj ne ĉesas emfazi: ĝi estas kvin- ĝis dek-oble pli facile lernebla ol etna lingvo, ĝi havas "duktilecon" kaj esprim­kapablon egalajn aŭ superajn al tiuj de la etnaj lingvoj, ĝi metas ĉiujn sur ebenon de egaleco (parolantojn de fleksiaj, aglutinaj aŭ izolaj lingvoj), kaj — last but not least [laste sed ne plej malgrave] — ĝi estas la sola preta por tuja uzado, danke al pli ol unu jarcento da sperto. Mi rezignas, mi diris, pruvi ĉion ĉi kaj preferas min turni al la konkreta ebleco de tia solvo.
    • Fakte idiomo sukcesas kiel lingua franca, kontinenta aŭ tutplaneda, ne pro siaj lingvaj kvalitoj, sed danke al la politika, ekonomia, militista pezo de la lando(j), kiu(j) parolas ĝin — kaj kiu(j) sukcesas altrudi ĝin ĝuste danke al sia hegemonio. La lingvaj meritoj, nekontesteblaj, de Esperanto konsistigas do gravan atuton, eĉ necesan kondiĉon, sed tute ne konsistigas kondiĉon sufiĉan. La esencaĵo estus, ke ankaŭ Esperanto disponu je politika potenco, se ne egala almenaŭ komparebla al tiu de la tuto de la angle parolantaj landoj: tio estas la bronza leĝo — kaj la aboco mem — de socilingvistiko. La esperantistoj grave malpravas en tio, ke ili de ĉiam tute ignoris tion, meritante tiel la ironion de ĉiuj, kiuj mokas iliajn naivecon kaj donkiĥotecon.

      Kie oni trovu tiun forton, tiun ubi consistam [apogpunkton], sen kiu Esperanto estas destinita resti utopio sen estonteco?

  5. Unu eblon — ankoraŭ malproksiman, sed seriozan — konsistigas Eŭropa Unio. Se tiu ĉi sukcesos organizi sin kiel veran federacian ŝtaton, tiam ĝi havos duoblan intereson por Esperanto (kaj la forton por adopti ĝin): internan (t.e. disponi federacian lingvon kiu metas ĉiujn sur ebenon de egalrajteco) kaj eksteran (kontraŭbatali la hegemonion de la anglosaksaj landoj, kaj konsistigi por la alikontinentaj popoloj ekzemplon de kontinenta unueco kaj, danke al tia unueco, ankaŭ de kultura sendependeco).

    La ne-eŭropanoj povos eble konsideri aliajn vojojn: ekz. la "sentivigon" pri tiu ĉi problemo de la Unuiĝintaj Nacioj (kiuj tamen ŝajnas tro malfortaj kaj sen­povaj por tia tasko, kies urĝeco estas pli kaj pli premanta) aŭ de fariĝantaj gran­daj potencoj kiel Ĉinio, aŭ de aliaj kontinentaj Unioj, kies kreiĝo estas dezirinda.

  6. Ĉiukaze, la tuja proksimeco de la danĝero, kaj la neceso senprokraste trovi rimedon kontraŭ ĝi, sugestas adopti — flanke de la proponita politika strategio — lingvan taktikon.

    La Instituto de Kibernetiko de la Paderborna Universitato definitive pruvis, per la matematika rigoreco de tiu scienco, ke Esperanto konsistigas elektindan propedeŭtikan ilon por la instruado de diversaj idiomoj, danke al siaj meritoj de facileco, de racieco, de simpleco, kiuj faras el ĝi ian decimalan mezur­sistemon de la lingvoj. La lernantoj, kiuj studas dum du jaroj la Zamenhofan lingvon kaj transiras poste al la studo de etna lingvo (ekz. de la angla aŭ de la hispana), atingas en du jaroj kaj poste preterpasas la samaĝajn lernantojn studintajn ekde la komenco — nome dum kvar jaroj — la hispanan aŭ la anglan.

    Jen do la tuja taktika celo: ĝeneraligi la Paderbornan metodon. La scio de fremdaj lingvoj tiel estos konsiderinde plibonigita, dum la disvastigo de Esperanto kiel "rimedo" (nome propedeŭtika ilo) plifaciligos, morgaŭ, la akcepton fare de ĉiuj de Esperanto ankaŭ kiel "celo" (internacia helplingvo): akcepton, al kiu hodiaŭ kontraŭstaras mil psikologiaj aŭ pseŭdosciencaj antaŭjuĝoj, bazitaj sur pigreco kaj sur nesciado, kaj subtenataj de la grandaj interesoj defendantaj la anglan lingvon kaj la politikan influon, kies portanto ĝi estas.


Konklude: la danĝero estas granda; la punkto de nereveno alproksimiĝas; la tempo de la prokrastoj estas forpasinta. Necesas transiri al la agado: komence taktika, poste strategia. Kiel oni diras, prave, en la angla: where thereis a will there is a way [kie estas volo, tie estas vojo].

NOTOJ

1. Vidu ĝenerale la revuojn Europa Ethnica de Vieno kaj "Agalia" de Orense, Hispanio.

2. Louis-Jean Calvet, Linguistique et colonialisme, Parizo, Payot, 1974.

3. Sergio Salvi, Le nazioni proibite, Florenco, Vallecchi, 1973 kaj Le lingue tagliate, Milano, Rizzoli, 1975.

4. Guy Héraud, Peuples et langues d’Europe, Parizo, Denoël, 1968 (itallingva trad. Milano, Ferro, 1967) kaj L’Europe des ethnies, 3a eld., Bruselo, Bruylant, 1993. Vidu ankaŭ la revuon L’Europe en formation, Nico.

5. Yvo Peeters, Volk und Staat. Die Zukunft kleiner Völker und ethnischer Minder­heiten im neuen Europa, "Junges Forum", (Hamburgo), printempo 1993.

6. Vidu la revuojn de Pavio — aperantajn ankaŭ en la angla — Il Federalista kaj Il Dibattito Federalista.

7. La neologismoj glottophagie (lingvovorado) kaj ethnolyse (etnodetruo) estis elpensitaj la unua de Louis-Jean Calvet (supre, noto 2), la alia de Michel Rimet, Contacts. Interférences ethniques et culturelles, Montpellier, ĉe la aŭtoro, 1970.

8. Louis-Jean Calvet, L’Europe et ses langues, Parizo, Plon, 1993

9. Hermann Kahn, Thinking the unthinkable, Novjorko, Horizon Press, 1962

10. Estas aparte rimarkinde ke tia danĝero je ĝisradika malapero de propra lingvo estas perceptata jam ne nur de fakuloj pri lingvaj problemoj, kies hejmlingvo estas relative malmulte disvastigita idiomo — kiaj estas la grekino Theodossia Pavlidou, en sia kontribuaĵo al la volumo, editorita de Florian Coulmas, A language policy for the European Community, Berlino-Novjorko, Mouton de Gruyter, 1991; aŭ de dana aŭtoro, al kiu ŝuldiĝas la lasta kontribuaĵo al la volumo Det danskesprogs status ar 2001 — er dansk et truet sprog? (Ĉu la dana estas minacata lingvo?), editorita de J. Normann Jørgenson, Kopenhago, Danmarks Laererhojskole, Institut for Dansk Sprog og Literatur, 1991, pri kiu mi legis recenzon en la revuo Language. Culture and Curriculum", 1991 n-ro 3, paĝoj 259-61, sed ankaŭ de germanaj fakuloj, kiuj malkaŝas la saman timon koncerne al sia lingvo: ekz. R. Posner, "Good-bye lingua teutonica?", Target (Amsterdamo), 1992, n-ro 2, p. 145-170 (precipe p. 163-64) kaj Johannes Lohse, konstanta reprezentanto de Germanio ĉe Unesko, en sia konstribuaĵo al Nachdenken über Europa, 2a vol., editorita de A. R. Bunz kaj aliaj, Berlino, Volk und Welt, 1993.

11. Hans Martin Gauger, Das Spanische — eine leichte Sprache, en la volumo sub la direktado de Wolfgang Pöckl, Europäische Mehrsprachigkeit, Tubingo, Max Niemeyer, 1981.

12. Vidu pri tiuj ĉi malperfektaĵoj de la angla, John Wells (kiu estas brita lingvisto kaj interlingvisto), Why not English?, prelegon haveblan en kasedo de Universala Esperanto-Asocio (Roterdamo); la ĉapitron pri la angla en la volumo de Richard Schultz, Was nun Esperanto betrifft ... , Gerlinger, Bleicher, 1986; Claude Piron, Le défi des langues, Parizo, L’Harmattan, 1994; la verkojn de Passini, Jespersen, Pei kaj Sapir, kiujn ni sekve citos (sube, noto 17).

13. Vidu pri tiu ĉi punkto la volumon de Piron (noto 12), same kiel mian verkon citotan en la noto 16.

14. Vidu, pri la strukturo kaj la ecoj de Esperanto, la verkon, jam cititan en la noto 12, de Claude Piron kaj la eseon, en Esperanto, de John Wells, Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, Roterdamo, UEA, 1978 (trad. germanlingva: Linguis­tische Aspekte der Plansprache Esperanto, Saarbrücken, Saarländischer Esperanto-Bund, 1987). Por la bibliografio koncernanta la lingvistikajn kaj inter­lingvistikajn aspektojn de la problemo, mi permesas al mi referenci al tiu, kiun mi jam donis en mia verko La politicad’insegnamento delle lingue nella Comunità Europea. Stato attuale e prospettive future, Romo, Armando, 1988. La plej kompleta bibliografio pri la tuta demando pri elpensitaj lingvoj (70 paĝoj da titoloj) troviĝas en la verko — fundamenta — de Detlev Blanke, Plansprachen. Eine Einführung, Berlino (Orienta), Akademie-Verlag, 1985. La prezento de Esperanto samtempe plej simpla, plej klara kaj plej kompleta, estas tiu de Pierre Janton, L’Espéranto, Parizo, Presses Universitaires de France, plurfoje represita (ekzistas ankaŭ en angla, hispana, itala, nederlanda kaj Esperanta versioj).

15. Vidu denove la verkon, jam cititan, de Claude Piron (supre, noto 12).

16. Andrea Chiti-Batelli, Communication internationale et avenir des langues et des parlers en Europe, Nico, Pressesd’Europe, 1987.

17. Temas pri du eseoj de tre famaj sciencisto kaj lingvisto usonaj: Edward Sapir, The function of an internationallanguage, kontribuaĵo al la broŝuro, de N. Shelton kaj aliaj, International communication, Londono, Kegan Paul, 1931 kaj Mario Pei, One language for the world, Novjorko, Devin-Adair, 1958 kaj Novjorko, Biblo and Tannen, 1968, kiel ankaŭ pri la interlingvistikaj eseoj de Otto Jespersen, kaj precipe pri lia volumo An international language, Londono, Allen et Unwin, 1928, pri la doktoriga disertacio de François Lo Jacomo, Liberté ou autorité dans l’évolution de l’Espéranto, Pisa, Edistudio, 1981, kaj pri la verko de brazila aŭtoro, José Passini, Bilingüismo: utopia ou antibabel, Editora da Universidad Federal Juiz de Fora, Pontes Editores, Campinas, 1993.

18. Ignorado kaj naiveco, kiuj igas ilin ĝoji, sufiĉe komike, pri rezolucioj "por Esperanto" de la Ligo de Nacioj aŭ de Unesko (pri kiuj neniu iam ajn zorgis), aŭ de la bondeziroj kristnaskaj kaj paskaj, kiujn la papo esprimas en kvindeko aŭ pli da lingvoj, inter kiuj estas la lingvo Zamenhofa (kion neniu rimarkas). Sunt lacrymae rerum ... [estas larmoj de la aĵoj ...]

19. Mi opinias, ke mi estas la sola defendanto de tiu ĉi tezo. Do mi vidas min devigata referenci denove mian franclingvan verkon, antaŭe cititan, same kiel mian eseon, ankaŭ franclingvan, Éducation fédéraliste et culture européenne, Nico, Presses d’Europe, 1992, kaj al mian volumon itallingvan Una lingua per l’Europa, Padovo, Cedam, 1987.

20. La plej simpla kaj klara prezento de la metodo de Paderborn, kaj de la kialoj ĝin subtenantaj, estis donita en la eseo, en Esperanto, de Helmut Sonna­bend, Esperanto: lerneja eksperimento, Pisa, Edistudio, 1979. La esenca parto estis resumita en mia verko, jam citita, Communication internationale et avenir des langues et des parlers en Europe, Nico, Presses d’Europe, 1987, je la paĝoj 35-42, kun bibliografio sur p. 53-57. Pli mallonge, sed tre efike, Helmar Frank, Europäische Sprachpolitik, "Aus Politik und Zeitgeschichte" (Bonn), 26a de marto 1983, trad. itallingven en: Giordano Formizzi, La lingua intenazionale nellastoria della pedagogia, vol. II, Documenti, Verono, Libreria Editrice Universitaria, 1987. La plej kompleta kaj plej rigore scienca elmontro de la metodo de Paderborn estas trovebla en la volumoj de la Institutoj de Kibernetiko de Paderborn kaj Berlino Kybernetische Pädagogik (la lasta, ĝis hodiaŭ, estas la 6-a, redaktita de V. K. Barandovská-Frank, Esprima, Bratislavo, kaj AIEP, San Marino, 1993).

La limoj de tiu ĉi metodo kaj de la atingitaj rezultoj, kaj la bezono je pli rafinitaj metodoj por definitiva konfirmo, estas montritaj en aparte rimarkinda artikolo (itallingva) de Renato Corsetti kaj Mauro La Torre, "Quale lingua prima? Per un esperimento della Comunità Europea che utilizzi l’Esperanto", Language Problems and Language Planning (Amsterdamo), printempo 1995.

21. Mi traktis ĝin ex professo [detale, profunde] en mia franclingva volumo de 1987 (supre, noto 16), kie mi donas sufiĉe kompletan bibliografion pri la lingva politiko de la Konsilio de Eŭropo. (Al la tekstoj tie cititaj — ĉiuj presitaj en Strasburgo — necesas aldoni du eldonaĵojn aperintajn poste: Rapport de la Conférence finale du Project n°12: L’apprentissage des langues en Europe: le défi de la diversité, 1989 kaj Rapport du Symposium sur la Transparence et la cohérence dans l’apprentissage des langues en Europe: objectifs, évaluation, certification, 1993).

En tiu ĉi politiko la submetiĝo al la angla estas totala. Sama komento pri Unesko, de kiu necesas memorigi almenaŭ la broŝuron de Edward Battley, Michel Candelier, Gisela Hermann-Brennecke kaj György Szépe, "Les poli­tiques linguistiques dans le monde pour le 21ème siècle. Rapport pour l’U.N.E.S.C.O.", Parizo, UNESCO, 1993: tiun ĉi broŝuron mi analizis kaj kritikis en mia verketo La politica comunitaria dell’educazione, Romo, ĉe la aŭtoro, 1995. (La publikigaĵoj de Unesko, same kiel tiuj de la Konsilio de Eŭropo, aperas ankaŭ anglalingve.)

22. Arghiri Emmanuel, L’échange inégal, Parizo, Maspéro, 1969 (angla traduko Unequal exchange, Londono, New Left Books, 1972). La esprimo "senŝtataj lingvoj", kontraŭe, estas de Sergio Salvi.

23. Al la cito de Emmanuel oni devas do aldoni tiun de verko de Paolo Freire, Pedagogia do oprimido, Rio de Janeiro, Paz e Terra, 1970; trad. hisp. Pedagogía del oprimido, Madrido, Siglo XXI, 1970 (ambaŭ plurfoje represitaj); trad. angl. Pedagogy ofthe oppressed, Novjorko, Herder and Herder, 1970. Vidu ankaŭ, de la sama aŭtoro, Educação como prática da libertade, Rio de Janeiro, Paz e Terra, 1967 (ankaŭ plurfoje represita).

24. Henri Gobard, L’aliénation linguistique, Parizo, Flammarion, 1976 (p. 270). Tio estas iluzio propra ankaŭ al multaj italaj federistoj (oni vidu ekzemple tion, kion skribas Francesco Rossolillo en "Il Federalista" (Pavio, 1984, n-ro 1 kaj 1987 n-ro 2), revuo, kiu en tiuj jaroj aperis ankaŭ en la franca kaj en la angla).

25. Jean-François Deniau, L’Europe interdite, Parizo, Seuil, 1977 (p. 258 kaj sekv.) kaj Le Figaro, 30-an de aŭgusto 1993; Philippe Lalanne Berdouticq, Appel aŭ francophones pour le français langue d’Europe, Parizo, La Pensée Universelle, 1979.

LA AŬTORO

Andrea CHITI-BATELLI naskiĝis en Florenco kaj estis dum pli ol dudek kvin jaroj, kiel parlamenta konsilisto de la itala Senato, sekretario de la italaj parlamentaj delegitaroj en la Eŭropaj Asembleoj. Membro, ekde 1944, de la Eŭropa Federista Movado, li longe studis la problemojn de la kontinenta unuiĝo, publikigante multnombrajn eseojn kaj librojn, inter kiuj:

Mass media e società europea (Amasinformiloj kaj eŭropa unueco), Lacaita, Manduria, 1977; L’Unione Politica Europea (La eŭropa politika unuiĝo), Senato della Repubblica, Roma, 1978; I "poteri" del Parlamento Europeo (La "povoj" de la Eŭropa Parlamento), Milano, Giuffrè, 1981; La dimensione europea delle autonomie e l’Italia (La eŭropa dimensio de la aŭtonomioj kaj Italio), Milano, Angeli, 1984; Una politica educativa per gl’insegnanti europei (Eduk-politiko por la eŭropaj instruistoj), Manduria, Lacaita, 1985; Una lingua per l’Europa (Lingvo por Eŭropo), Padova, Cedam, 1987; La politica d’insegnamento dellelingue nella Comunità Europea. Stato attuale e prospettive future (La politiko pri instruado de la lingvoj en la Eŭropa Komunumo. Nuna stato kaj estontaj perspektivoj), Roma, Armando,1988; L’idea d’Europa nel pensiero di Altiero Spinelli (La ideo de Eŭropo en la penso de Altiero Spinelli), Manduria, Lacaita, 1989; Droga, problema europeo (Drogo, eŭropa problemo), Milano, Angeli, 1992. En la revuo l’esperanto, organo de Itala Esperanto-Federacio, Milano, aperis pluraj artikoloj de A. Chiti-Batelli en la itala lingvo.

En Esperanto aperis:

— "Por politika iniciato de la esperantistoj ĉe la Eŭropa Komunaĵo", l’espe­ranto, 1989, n-ro 2-3, p.16-17;

— "Etnaj minoritatoj, internacia komunikado, Eŭropa unueco", l’espe­ranto, 1992, n-ro 3-4, p. 17 (resumo de raporto prezentita ĉe "Ronda Tablo" pri "Esperanto kaj la defendo de la etnaj lingvoj kaj kulturoj", dum la nacia kongreso en Torino, 25a de aŭgusto 1991);

— "Politika sendependeco kaj lingva sendependeco", l’esperanto, 1993, n-ro 2, p.13;

— pli longa teksto en Esperanto en la Kongresa Libro de la Eŭropa Esperanto-Kongreso de Verona (5-10 junio 1992);

— "Politika hegemonio kaj lingva hegemonio", Rotterdam, UEA, Esperanto-Dokumento 33E, 1995.

Supren
UEA, 2026