
Ĉie estas bezonata ekvilibro por nedanĝerigata harmonio – en la Universo, en la atmosfero, en kaj sur la Terglobo, en oceanoj kaj riveroj, flaŭro kaj faŭno. Same la homa organismo kaj la mekanismoj por reguligi la ekvilibron en ĝia interna medio, reagoj al la eksteraj faktoroj, estas malfermita sistemo.
Konsultante kuraciston oni faras, laŭbezone, esplorojn de la sango kaj/aŭ de aliaj materialoj. Se la rezultoj eliras ekster la referencaj limoj, tio estas signalo, ke ne plu regas ekvilibro en la organismo. Tiam oni serĉas la kaŭzojn por decidi pri la diagnozo kaj elekti taŭgan kuracmetodon – konata proceduro. Restas la demandoj:”Kial al mi okazas tio? En kio mi eraris? Kion mi povus ŝanĝi por resaniĝi?”
Kial ekzistas gnomismo kaj gigantismo, akromegalio, bronza haŭtokoloro, oftaj malsanoj, ligitaj kun la metabolo, kun hormonaj receptoroj k.a. - ni kune komprenu la respondojn kaj la respondecon pri nia sano.