Laŭlegende, la Schola salernitana, la famkonata mezepoka medicina lernejo de suditala urbo Salerno, naskiĝis el hazarda renkontiĝo de kvar kuracistoj, simbolaj gravuloj kies dinamikoj kaj trajtoj celas substreki la kunfluon, en la ‘civitas Hippocratica’ [Hipokrata urbo], kosmopolita mediteranea haveno.
La prelego enkadrigas la miton de la ekesto de la Schola Salerni en la pli ĝeneralan kulturan fonon kiu helpis kaj subtenis ĝian kreadon, substrekante la signifoplenan valoron de ĝia mesaĝo de moderneco ankaŭ por la nuntempa mondo, kiu riskas ne plu ekvidi la ĉefvojon de renkonto, kontakto, interŝanĝo, dialogo por la bonfarto kaj la paco.