Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gregor Johann Mendel (Řehoř Jan Mendel) (1822 - 1884)
Judith Jackson
Resumo

La eltrovoj de Gregor Mendel ne povas esti tro alte taksataj. Al lia diligenta kaj preciza laboro ni dankas nekredeblajn eltrovojn, fakte la fondon de la kampo de genetiko. Ĉio okazis ne for de la kongresejo, en la monaĥejon de Sankta Tomaso kie nun trovighas la Mendel-muzeo. La fundamento de la forcejo en kiu li kreskigis la pizo-plantojn ankoraŭ nun estas videbla.

Ĉio okazis antaŭ 160 jaroj, sed daŭris jam 40 jarojn, ĝis oni ekkonis kaj rekonis, kion Mendel eltrovis. Mi rakontos pri liaj eltrovoj, la famaj leĝoj de Mendel kaj klarigos pri la genetiko. Mi ankaŭ rakontos pri lia vivo kaj la cirkonstancoj sub kiuj disvolviĝis lia pionira verkado.

Biografio

Judith Jackson estas doktoro pri biologio, ŝi laboras kiel instruisto pri biologio, kemio kaj teatro por adoleskantaj infanoj en lernejo en Frankfurto.

Supren
UEA, 2026